Euroscola en Esperanto | http://e.euroscola.free.fr/ E-EUROSCOLA 2003
2001/2002
Vi nun legas Unikode
Alklaku por legi fundamente
Alklaku por vidi la mapon de la retejo
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
 
Menuo | 2002 (raportopartoprenintoj) | 2001 (raportopartoprenintoj)
 

Jen 8-paĝa dosiero pri la Euroscola-tago de la 8a de majo 2001, kiam Esperanto-delegacio estis akceptita de la Eŭropunia Parlamento por la unua fojo. Tiun gravan tagon rakontas Xavier DEWIDEHEM, estro de la franca grupo konsistanta el gekolegianoj de la urbo Villeneuve-d'Ascq (Nordfrancio).


 

Ĉiujare, la Eŭropunia Parlamento organizas plurajn Euroscola-tagojn (po 8-10 tagoj jare). Ili konsistas el renkontigo de ĉ. 600 gimnazianoj devenaj de ĉiuj membroŝtatoj de Eŭropa Unio, por al ili travivigi, en unu tago kaj pluraj lingvoj, sesion de la Eŭropunia Parlamento.

Paralele al la Eŭropo-tago de la 9a de majo, la Parlamento organizis Euroscola-tagon je la mardo 8a de majo 2001.

Ĉi tiu Euroscola-tago estis por ni plene speciala : efektive, por la unua fojo, en ĉi jaro — proklamita "Eŭropa Jaro de la Lingvoj" —, plie de la multaj lingvoj jam ĉeestantaj, la Eŭropunia Parlamento akceptis Esperanton !

Samtempe ol Euroscola, okazis la "vizit-tago" de la parlamentejo — dum kiu la pordoj estis malfermitaj al la publiko.

Tago ja plenumita

Tiu tago tre bone pasis. Esperanto sin aŭdigis ene de la ĉefdebatejo, kaj la junaj kolegianoj de Villeneuve-d'Ascq forlasis la Parlamentejon imponitaj de la lokoj kaj tre kontentigitaj de la tago.

La retejo de la asocio (*) al vi prezentas etan rakonton de tiu tago de la 8a de majo en la Eŭropunia Parlamentejo :

1 - La Esperanto-delegacio
2 - La akcepto en la Eŭropunia Parlamentejo
3 - Unuaj intervenoj en la ĉefdebatejo
4 - Enkomisiona laboro
5 - La raportoj en la Plena Asembleo
6 - Fermo de la Euroscola-sesio
7 - Rezolucia teksto de la Esperanto-komisiono

Dankoj

Sed antaŭ pluo, ni plej deziras danki al ĉiuj homoj, kiuj de pli ol unu jaro prilaboris la projekton, kaj sen kiuj tiu tago en Esperanto ne okazintus, inter kiuj estas :
—  Gilbert STAMMBACH, iniciatinto de la projekto, kaj kiu estis kaj plu estas la nesternebla kontaktulo al la Parlamento por la organizo de la tago de la junaj esperantistoj ;
—  Claude LONGUE-ÉPÉE, kiu estis kaj plu estas la responsulo de la projekto ;
—  Philippe BÉRIZZI, kiu zorgis kaj plu zorgas pri la dissendolisto E-Euroscola ĉe Yahoo!Groups ;
—  Xavier GODIVIER, kiu zorgis pri la unua retejo Euroscola-en-Esperanto.

 
- 1 -
La Esperanto-delegacio
 

(*)  Tiu dosiero pri Euroscola-2001 estas permisita traduko el la retejo de Lille-Villeneuve-Esperanto (LVE), la esperantista asocio de la urboj Lille kaj Villeneuve-d'Ascq, Nordfrancio.
Koncerne tiun ĉi dosieron, krom la rezolucia teksto, ĉia reprodukto eĉ parta sen permeso estas malpermisita.

 
Menuo | 2002 (raportopartoprenintoj) | 2001 (raportopartoprenintoj)
 
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-06-28 | Retejestro : Xavier Dewidehem