La
parlamenta laboro estis finita. Ĉirkaŭ la 17a30, la asemblea
prezidantino kaj la reprezentantoj de la Parlamento dankis kaj gratulis
la junajn "parlamentanojn" kaj ĉiun delegacion pro ilia
vigla partopreno. La sesio finiĝis per lasta
dissoniĝo de la eŭropunia himno. La partoprenantoj kaj
la spektantoj iom post iom forlasis la ĉefdebatejon. Oni donacis
al ĉiu delegacio la eŭropunian standardon. Kelke da babiloj
kaj fotadoj, kaj ĉiuj estis elirintaj. La naciaj grupoj de la Esperanto-delegacio
disiĝis. Hejmen ni reiris.
Tiu
Euroscola-tago, por Esperanto kaj la esperantistaro, estis sukceso.
Kompreneble, ne certe, ke tiuj unutagaj kvazaŭaj debatoj de
kelkaj elitaj junuloj profunde influos la pripensojn, la laborojn
kaj la decidojn de la Eŭropunia Parlamento aŭ de la Eŭropunia
Komisiono kiuj cetere forestis de la lokoj. Sed ni ne forgesu,
ke dum tiu tago "la pordoj estis malfermitaj", kaj ke
fakte svarmis multaj vizitantoj. Tiel estis
rimarkita Esperanto. En la koridoroj, en la laborsalonoj,
en la ĉefdebatejo, estis klare aŭdita
Esperanto. Same estis priparolita kaj komentariita Esperanto.
Kaj ne nur inter la muroj de la parlamentejo, sed ankaŭ ekstere,
dank' al intervjuoj, dank' al ĵurnalaj artikoloj, dank' al
televidaj elsendoj. Kaj ne nur far la esperantistoj, sed ankaŭ
dank' al aludoj de iuj partoprenantoj. (1)
|
|
 |
La
turo de la konstruaĵo "Weiss" de la Parlamentejo |
|
Tiel,
kiel la litovoj, la rumanoj, la kroatoj, la hungaroj, la svedoj kaj la
italoj, niaj junaj Villeneuve-d'Ascq-anoj revenis
tre feliĉaj kaj imponitaj pro tiu tago. Kun
poŝoj kaj kapo plenaj je memoraĵoj, estis certe, ke ili ekde
sia reiro al la kolegio parolos pri tio al sia ĉirkaŭularo,
paroli pri la lernado de Esperanto kaj pri ĝia intereso al siaj amikoj
kaj samklasanoj !
Nuntempe,
kio valoras, estas sin prepari, duoble restrebi, por ree
travivi la aventuron "Euroscola-en-Esperanto"
venontjare !
Kiel
diris Gérard CAUDRON, eksurbestro de Villeneuve-d'Ascq kaj eŭropunia
parlamentano, okaze de la Eŭropo-Festo en Villeneuve-d'Ascq je la
12a de majo 2001 : "Vivu Eŭropo !
Vivu Esperanto ! Vivu Junularo !"
(1) Paragrafo
el la raporto de Claude LONGUE-ÉPÉE, [tiama] vicprezidanto de
Espéranto-France (U.F.E.).
Noto de Xavier DEWIDEHEM :
Ĉi tiu tago, dum kiu miksiĝis mia amo de Eŭropo kaj tiu de Esperanto,
estis por mi tago feliĉoplena, tago neforgesebla.
|