Euroscola
ĉijare akceptis 17 delegaciojn :
14 delegacioj el la membroŝtatoj de Eŭropa
Unio : (etiket-orde) Belgio, Danio, Germanio, Grekio, Hispanio, Francio,
Irlando, Italio, Luksemburgio, Nederlando, Aŭstrio, Portugalio, Finnio
kaj Svedio ;
La delegacio el internacia gimnazio de Bruselo, anstataŭanta
la britan delegacion ;
La delegacio el ŝtato kandidato por membriĝo
al Eŭropa Unio, Pollando ;
La Esperanto-delegacio.
La
Esperanto-delegacion konsistigis 175 gimnazianoj
el la tuta Eŭropo :
El la membroŝtatoj de Eŭropa Unio : Svedio,
Italio kaj Francio ;
El la ŝtatoj kandidatoj por membriĝo al Eŭropa
Unio : Litovio, Rumanio, Kroatio kaj Hungario.
La
francan sekcion de la delegacio konsistigis la 42
Esperanto-lernantoj de la kolegio Molière de Villeneuve-d'Ascq
(14-16-jaraj junuloj).
Niaj
lernantoj aliris ne solaj. Ilin ja akompanis kompreneble iliajn
Esperanto-instruantoj : Michel DECHY (*)
kaj Jean-Michel DECHAUME (*), plie de
Bertrand FROMONT, profesoro pri Historio kaj Geografio. Ankaŭ Xavier
DEWIDEHEM (*) partoprenis la grupon,
kaj kiel akompananto kaj kiel estro de la juneca franca grupo.
(*) Michel
DECHY estas la prezidanto de Lille-Villeneuve-Esperanto, Jean-Michel
DECHAUME ĝia sekretario kaj Xavier DEWIDEHEM ĝia retejestro
kaj interreta komisiito.
|
|
|
-
De maldektro al dektro -
Xavier DEWIDEHEM, Jean-Michel DECHAUME kaj Michel DECHY |
|
Sed
la anoj de ĉiu delegacio povis sidi en la ĉefdebatejo nur etnombre.
Tial, inter la ĉeestantaj junaj esperantistoj, nur 37
povis sidi ene de la ĉefdebatejo :
El la francoj : Claire AUBERTIN, Audrey HOTTIN,
Maxime BLEUZÉ, Nizar YAICHE kaj Xavier DEWIDEHEM ;
Notindaj estas Gabriele CORSETTI (Italio) kaj Adela
MICOTA (Rumanio), kiuj plurfoje intervenos dum la tago.
|