Euroscola en Esperanto | http://e.euroscola.free.fr/ E-EUROSCOLA 2003
2001/2002
Vi nun legas Unikode
Alklaku por legi fundamente
Alklaku por vidi la mapon de la retejo
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
 
Menuo | 2002 (raportopartoprenintoj) | 2001 (raportopartoprenintoj)
 
 2 - La akcepto en la Eŭropunia Parlamentejo
 

La Esperanto-delegacio eniris la parlamentan lokon ĉirkaŭ la 8a30. Ĉiu tiam ricevis ŝildeton, kiu permesas la iradon tra la lokoj. Ofertiĝis (eta) matenmanĝo. Tiam renkontis la diversaj naciaj Esperanto-grupoj unu la alian.

La Esperanto-delegacio disponis specifan pedelon, kiu gvidis nin en la multaj koridoroj kaj zorgis pri la neperdiĝo de iu.

La lastaj alvenintoj fininte siajn paneton kaj ĉokoladon, ni aliris la ĉambron "Amfi' 100" ("Amfi" por amfiteatro), kiu estos la laborĉambro de la Esperanto-delegacio.

Lastaj precizigoj

Gilbert STAMMBACH, Claude LONGUE-ÉPÉE kaj — komence — parlamenta oficisto gvidis la diskutojn ene de la ĉambro.

Unue, ni starigis la 37-junulan grupon, kiu sidos en la ĉefdebatejo (la nombro unue fiksita je 35 finfine plialtiĝis je 37). De 4 ĝis 6 lernantoj de ĉiu nacia sekcio konsistigis tiun grupon.

Poste, ni nomumis la tri personojn, kiuj reprezentos la Esperanto-komisionon en la ĉefdebatejo : Adela MICOTA, Gabriele CORSETTI kaj Xavier DEWIDEHEM.

Fine, ni konfirmis la kandidatiĝon de Gabriele CORSETTI al la prezidanteco de la Plena Asembleo.

Oni ankaŭ rimarkigis, ke Esperanto — male de la ceteraj ĉeestantaj lingvoj — ne havante interpreto-budon, ĉiu parolo en Esperanto ĉe la debatejo devos esti tradukita en oficialan lingvon de Eŭropa Unio. Finfine, la diversajn esperantistajn intervenojn tradukos en la francan Xavier DEWIDEHEM.

Poste de tio, ĉiuj delegacioj eniris la ĉefdebatejon...

 
- 1 -
La Esperanto-delegacio

-
Ĉefpaĝo

- 3 -
Unuaj intervenoj en la ĉefdebatejo
 
El la retejo de LVE | Ĉia reprodukto eĉ parta sen permeso estas malpermisita.
Menuo | 2002 (raportopartoprenintoj) | 2001 (raportopartoprenintoj)
 
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-06-28 | Retejestro : Xavier Dewidehem