Ĉiujare,
la Eŭropunia Parlamento organizas plurajn
Euroscola-tagojn (po 8-10 tagoj en jaro). Ili konsistas el renkonto
de ĉ. 500 gimnazianoj devenantaj de la membroŝtatoj de
Eŭropa Unio. Tiuj ĉi renkontoj ebligas al tiuj junaj eŭropaj
civitanoj travivi, en unu tago kaj en pluraj lingvoj, sesion de la Eŭropunia
Parlamento.
|
Esperanto
estas konvencia lingvo naskiĝinta en 1887. De tiam ĝi rolas
kiel helplingvo inter homoj de diversaj etnoj kaj
lingvoj. De pli ol unu jarcento, Esperanto plene vivas dank' al
siaj literaturo, gazetaro, radi-elsendoj, retpaĝaroj, kanzonoj kaj
ĉiutaga uzo far kelkaj milionoj da tutmondaj parolantoj. Hodiaŭ
ĝi montriĝis efika ilo de komunikado,
kaj ĝia uzo daŭre progresas en multaj landoj.
En
1954 kaj 1985, Unesko adoptis du rezoluciojn favorajn
al Esperanto, per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingojn de Esperanto
kaj instigas al ĝia utiligo.
|
Euroscola-en-Esperanto
estas projekto, kiu celas partoprenon de internacia
Esperanto-delegacio al Euroscola-tagoj. Tiun delegacion konsistigas
tuteŭropaj lernejanoj, kiuj uzas Esperanton kiel komunan lingvon
inter si junuloj ne nur membroŝtataj sed ankaŭ kandidatoŝtataj.
Iniciatite
en 2000, Euroscola-en-Esperanto unuafoje okazis la 8an de majo 2001 en
la Strasburga Parlamentejo : la akcepto de Esperanto far eŭropa
institucio tiam estis premiero. Poste, reokazis la partopreno en la 19a
de marto kaj la 17a de aprilo 2002. Kaj nun prepariĝas
la eventuala partopreno por 2003 !
En
2001 konsistigis la Esperanto-delegacion 175 junuloj
el 7 landoj : Italio, Francio, Svedio, Hungario, Kroatio,
Litovio kaj Rumanio. En 2002, 9 landoj estis
reprezentataj en la delegacio : Belgio, Finnlando, Francio, Italio,
Hungario, Kroatio, Pollando, Slovenio kaj eĉ Rusio !
|
La
plilarĝigo de Eŭropa Unio kondukas al uzo de pli kaj pli da
diversaj lingvoj en la eŭropuniaj institucioj. Tio okazigas pli kaj
pli da problemoj por garantii, ke ĉiuj lingvoj havu la samajn rajtojn.
Aperas tiam risko de malpli bona reprezento de eŭropaj civitanoj
kun "malfortaj lingvoj". Krome, superrego de iu ajn nacia lingvo
kontraŭas fundamentan principon de Eŭropa Unio : "Neniu
altrudu sian gepatran lingvon al aliulo !"
Esperanto
ne estas etna lingvo, kaj do estas neŭtrala
el la vidpunktoj nacia, kultura kaj lingva. Ĝi favoras al la konservado
kaj la protektado de la lingva kaj kultura diverseco
de Eŭropo. Plie, Esperanto estas en la mondo la malplej malfacila
lingvo, rapide lernebla kaj ekuzebla : ĝi tiel estas alirebla
al la plimulto.
Dank'
al siaj facilaj lerneblo kaj kompreneblo, dank' al siaj precizeco kaj
adapteblo, Esperanto estus bonega pontlingvo
por plifaciligi laboron de interpretado.
Dank'
al siaj propedeŭtikaj ecoj, ĝi ŝatigas kaj plifaciligas
la lernadon de fremdaj lingvoj, kaj tiel estas efika ilo por plurlingveco
aŭtentika kaj nedevojigita.
Euroscola-en-Esperanto
estas bona okazo elmontri al la eŭropuniaj parlamentanoj kaj pli
ĝenerale al la eŭropaj civitanoj, ke Esperanto
taŭge funkcias en la kunteksto de eŭropaj institucioj.
|