Euroscola en Esperanto | http://e.euroscola.free.fr/ E-EUROSCOLA 2003
2001/2002
Vi nun legas Unikode
Alklaku por legi fundamente
Alklaku por vidi la mapon de la retejo
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
 
Menuo | 2002 (raportopartoprenintoj) | 2001 (raportopartoprenintoj)
 
 4 - Enkomisiona laboro
 

Dum la tagmanĝo, la junuloj ludis la ludon "Eurogame". Ĉi tiu konsistas el tio, ke la partoprenantoj sin arigu kvar- aŭ kvin-ope, tiel ke ĉiu skipo enhavu naciecojn kaj lingvojn malsamajn. Efektive, la ludocelo estas skribe respondi al aro da 19 demandoj pri la historio kaj la instancoj de Eŭropa Unio, ĉiu skribite en malsama lingvo — eŭropunia oficiala lingvo. Cetere, esperantista skipo, entenanta litovon, rumanon, kroaton, hungaron kaj francinon, gajnis premieton pro sia ĝusta respondado al 12 el tiuj demandoj.

Post la manĝo, ĉirkaŭ la 14a00, la junaj "parlamentanoj" estis disigitaj en 6 komisionojn, inter kiuj komisiono propra al la esperantistoj arigis la 175 Esperanto-lernantojn.

Kvankam granda parto da esperantistoj iumomente "perdiĝis" en aliajn komisionojn — inter kiuj estis la 3 responsuloj de la komisiono ! —, la tuta grupo tamen povis kunsidi en la "Amfi' 100".

La komisionanaro kaj la celo de komisiono

Komisionanaro kunsidas por studi temon, kiun oni asignis al ĝi. Tiu temo tiam naskas diskutojn, interŝanĝojn inter la komisionanoj. Tiu debato poste rezultas tekston, kiun la komisionanaro redaktas kaj adoptas : ĝi nu estas la rezolucio de la komisiono. Fine, tiu rezolucio estas submetita al la Plena Asembleo, kunsidanta en la parlamenteja ĉefdebatejo.

 
Kluzo kondukanta al la chefa konstruajho de la Parlamentejo
Kluzo kondukanta al la ĉefa konstruaĵo de la Parlamentejo

Sed la tekston de la komisiono prezentas ne iu ajn. Antaŭe, la komisionanoj inter si elektas prezidanton, raportanton kaj sekretarion, kiuj konsistigas la komisionan estraron. Ja ili prezentos la rezolucion al la parlamentanaro :
—  La prezidanto prezentas la komisionon kaj la temon, pri kiu ĝi studis. Li mallonge priskribas la faritan laboron, antaŭ ol transdoni la parolon al la raportanto ;
—  La raportanto, sidanta en la centra tribuno apude de la parlamentaj prezidanto kaj vic-prezidantoj, legas la komisionan rezolucion ;
—  La sekretario poste respondas al la eventualaj demandoj de la parlamentanoj post la legado.

Tiamaniere funkciis niaj 6 komisionoj. Okaze de ĉi tiu jaro 2001, proklamita "Eŭropa Jaro de la Lingvoj", la diversaj pristudaĵoj temis pri la lingvoj en Eŭropo.

La Esperanto-komisiono

La Esperanto-komisionanaro do starigis sian estraron elektante :
—  Kiel prezidanton : Xavier DEWIDEHEM ;
—  Kiel raportanton : Adela MICOTA ;
—  Kiel sekretarion : Gabriele CORSETTI.

Antaŭ sia kunsido, same kiel la ceteraj komisionoj, la Esperanto-komisiono, jam preparis sian laboron kaj jam starigis proponon de teksto. Ene de la komisiono, la debatoj inter anaro kaj estraro iom ankoraŭ modifis la proponitan tekston de la rezolucio, kiu ankaŭ devis esti mallongigita por ne superpasi la parol-templimon ofertitan al ĉiu raportanto en la ĉefdebatejo.

La komisionanaro en sia rezolucio esprimis, unuflanke, siajn antaŭtimojn pri la problemo de la junula eniro en la aktivan vivon pro la pezeco de la fremdlingva lernado kaj emfazis, aliflanke, pri la kultura diverseco kaj la danĝero de lingva hegemonio en Eŭropo.

Intertempe, ĵurnalistino de la loka televida kanalo "France 3-Alsace" (Francio 3-Elzaco) intervjuis Xavier DEWIDEHEM kaj du junajn kroatojn. La riportaĵo estis elsendita posttage en la vespera elsendo.

Ĉirkaŭ la 15a40, definitive fiksinte la rezolucian tekston (1), la junaj "parlamentanoj" denove aliris la ĉefdebatejon por submeti sian rezolucion...


(1) La rezolucia teksto de la Esperanto-komisiono troviĝas en la 7a ĉapitro de tiu ĉi dosiero.

 
- 3 -
Unuaj intervenoj en la ĉefdebatejo

-
Ĉefpaĝo

- 5 -
La raportoj en la Plena Asembleo
 
El la retejo de LVE | Ĉia reprodukto eĉ parta sen permeso estas malpermisita.
Menuo | 2002 (raportopartoprenintoj) | 2001 (raportopartoprenintoj)
 
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-06-28 | Retejestro : Xavier Dewidehem