Euroscola en Esperanto | http://e.euroscola.free.fr/ E-EUROSCOLA 2003
2001/2002
Vi nun legas Unikode
Alklaku por legi fundamente
Alklaku por vidi la mapon de la retejo
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
 
Menuo | 2002 (raportopartoprenintoj) | 2001 (raportopartoprenintoj)
 
 7 - Rezolucia teksto de la Esperanto-komisiono
 

LA EŬROPAJ LINGVOJ. — ELEKTO KAJ LERNADO FAR LA EŬROPAJ GIMNAZIANOJ DE FREMDA(J) LINGVO(J) DUM LA STUDPERIODO. — SAMŜANCECO DE ĈIUJ EŬROPAJ STUDENTOJ FRONTE AL LA ESTONTA AKTIVA VIVO.


 

- 1 -

Ni — tuteŭropaj gimnazianoj kaj studentoj, lernantaj kaj parolantaj Esperanton — dankas al la Eŭropunia Parlamento, kiu invitis nin kaj ebligis interesajn interŝanĝojn kun niaj tuteŭropaj samsortanoj.

- 2 -

Ni povis tiel taksi interesaj kaj atentindaj iajn diferencojn de niaj historioj kaj vivmodoj.

Ni volas batali, en perspektivo de pli kaj pli unuiĝonta Eŭropo, por konservi kaj protekti tiun diversecon de niaj kulturoj kaj lingvoj.

Ni petas de la eŭropuniaj instancoj kaj de la eŭropaj registaroj, ke ili same faru ĉion eblan por konservi kaj protekti tiun diversecon.

- 3 -

Ni konstatis multajn similecojn de niaj problemoj fronte al nia estonteco. Niaj fakaj studoj, pli kaj pli ampleksaj sur terenoj de matematiko, scienco, tekniko, medicino, k.t.p. malbone kongruas kun la malfacila, temporaba, monoraba kaj ofte senkuraĝiga lernado de fremdaj lingvoj.

Aliflanke, malfacila problemo estas por ni la tuja elekto de unu specifa lingvo, kiu faciligu nian estontan profesian vivon sur la eŭropa kaj monda merkato.

- 4 -

Ni konscias, sur tiu tereno, pri la risko, jam estiĝanta, de hegemonio de iu ajn sola "supera" lingvo.

Ni ne volus, ke iu tiel "supera" lingvo donacu al siaj denaskaj parolantoj la netolereblan privilegion eviti temporaban lingvolernadon kaj superi ĉiujn alilingvajn konkurencantojn en la eŭropaj kaj mondaj ĉiuspecaj aktivecoj.

Ni petas de la eŭropuniaj instancoj kaj de la eŭropaj registaroj, ke ili starigu ĉiujn necesajn barilojn kontraŭ tia risko de lingva hegemonio kaj de lingva diskriminacio.

- 5 -

Sekve de tio, ni petas :

Ke la eŭropuniaj instancoj — kaj precipe la Eŭropunia Parlamento — studu la eblecon starigi intergrupan specifan komisionon, kun la komisio : "Studi la problemon de la eŭropaj lingvoj kaj alporti solvon por la protektado de ties diverseco kaj kontraŭ risko de hegemonio de iu ajn nacia lingvo."

Ke tiu komisiono laboru sub kontrolo de la Eŭropunia Parlamento, kun la kunlaboro kaj la konsiloj de fakuloj, kleruloj kaj lingvoinstruistoj.

Ke tiu komisiono ekzamenu, kune kun Esperanto-praktikantoj, la eblecon agnoski kaj oficialigi la internacian lingvon Esperanton, kiel neŭtralan helpilon de rekta ĉiucela interkomunikado, kaj kiel propedeŭtikan akcelilon por lernado de fremdaj lingvoj.

 
 

La rezolucion legis en la ĉefdebatejo de la strasburga Eŭropunia Parlamentejo Adela MICOTA, raportanto de la Esperanto-komisiono, kaj parole tradukis en la francan Xavier DEWIDEHEM.
Esperanto-komisiono : Xavier DEWIDEHEM (Francio), prezidanto ; Adela MICOTA (Rumanio), raportanto ; Gabriele CORSETTI (Italio), sekretario.
Strasburgo, la 8an de majo 2001.

 
- 6 -
Fermo de la Euroscola-sesio

-
Ĉefpaĝo

 
 
El la retejo de LVE.
Menuo | 2002 (raportopartoprenintoj) | 2001 (raportopartoprenintoj)
 
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-06-28 | Retejestro : Xavier Dewidehem