|
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ? |
Menuo | 2002 (raporto, partoprenintoj) | 2001 (raporto, partoprenintoj) |
3 - Unuaj intervenoj en la ĉefdebatejo | |||||
Ĉiuj el la proksimume 600 junaj "unutagaj parlamentanoj" sidis en la bela, granda ĉefdebatejo. La spektantaro povis observi la disvolviĝon de la tago sur la seĝaro, kiu ĉirkaŭas la ĉambron.
La elekto de la prezidanto Nia asembleo devis nomumi prezidanton kaj du vicprezidantojn. Ĉiu delegacio do proponis sian propran kandidaton al la prezidanteco, inter kiuj estis Gabriele CORSETTI por la Esperanto-delegacio. Ĉiu kandidato, malantaŭ la centra pupitro, "paroladis" al la asembleo. Sed estis nenia debato inter la kandidatoj kaj la asembleo. Krom kelke da esceptoj, ĉiu sin esprimis en la angla aŭ en la franca (notinde, ke la franca kandidato deziris sin esprimi nur en la angla !). La paroladoj pliparte temis pri la neceso lerni minimume 2 au 3 lingvojn ekde la plej juna aĝo, faciligi tiun lernadon, igi la anglan pli prioritata, sed ankaŭ pri la bezono de monhelpoj por plifaciligi la interŝanĝojn, kaj por iuj, pri adopto de komuna lingvo... Lasta sinprezentanta kandidato, Gabriele CORSETTI emfazis en Esperanto, tradukita en la francan de Xavier DEWIDEHEM la problemojn, kiujn la junuloj kontraŭas rilate la malfacilan lernadon de la fremdaj lingvoj kaj la eniron en la aktivan vivon. Li fine insistis pri la neceso konservi kaj protekti la lingvan diversecon en Eŭropo kontraŭ apero de superrego de ia lingvo. Ni tiam balotis : kolektis la aŭstra kandidatino la plej grandan nombron da voĉoj (239) kaj tial iĝis nia prezidantino , sekvita de la kandidatoj itala (253) kaj pola (239) tial iĝintaj la du asembleaj vicprezidantoj. Se nia esperantista kandidato ja ne iĝis prezidanto, ni tamen surprize ekrimarkis, ke inter la 17 kandidatoj, la Esperanto-kandidato estis altigita je la 4an lokon (161) !! Opiniaj demandoj Poste, oni starigis al la junaj "parlamentanoj" kiuj respondis pere de la elektronikaj balotiloj 7 demandojn cele al ekkono de iliaj ĝeneralaj opinioj pri iuj temoj koncernaj al Eŭropa Unio : Ĉu
vi dezirus pli fortikan unuiĝon inter la eŭropuniaj popoloj ?
- Forte plimulta JESO Fine, unu oficisto de la Eŭropunia Komisiono kiu komencis sian paroladon salutante la asembleon en ĉiu laborlingvo, inter kiuj Esperanto ("Bonan matenon !") kaj unu oficisto de la parlamenta interpret-oficejo paroladis unu post la alia. Pri la ontaj 23 oficialaj lingvoj, kiujn nombros Eŭropa Unio post sia plivastiĝo, ambaŭ homoj aspektis tute trankvile kaj senkonscie ? kaj konsideris tiun problemon ja nefacila, sed tutevidente solvota ! Ili poste emfazis tion, ke la junuloj turnu sian lernadon al aliaj lingvoj ol la angla... "pro tio, ke ĉiuj jam scipovas la anglan"... ! La matena seanco finiĝis. La junaj "parlamentanoj" foriris por tagmanĝi en la manĝejo de la parlamentejo. |
|||||
|
|||||
El la retejo de LVE | Ĉia reprodukto eĉ parta sen permeso estas malpermisita. |
Menuo | 2002 (raporto, partoprenintoj) | 2001 (raporto, partoprenintoj) |
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ? |
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-06-28 | Retejestro : Xavier Dewidehem |