Euroscola en Esperanto | http://e.euroscola.free.fr/ Euroscola en Esperanto
E-EUROSCOLA 2003
Vi nun legas Unikode
Alklaku por legi fundamente
Alklaku por vidi la mapon de la retejo

Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?


La sidejo de la Europunia Parlamento, Strasburgo, Francio
La sidejo de la Eŭropunia Parlamento, Strasburgo, Francio
Junaj tuteŭropaj esperantistoj al la Eŭropunia Parlamento !
 

La versio E-Euroscola-2003 ĵus aperas !
Tamen kelkaj ligoj provizore ankoraŭ ne funkcias — Bv. pardoni la ĝenon

Kio estas ?
Plurlingva prezento de Euroscola-en-Esperanto. Euroscola, Esperanto, utilo de Esperanto por Eŭropa Unio...
Nuna stato
Responsuloj kaj subtenantoj de la projekto kaj listo de la partoprenantaj grupoj
Formularo por partopreni <
Programo
Antaŭvidebla programo/tagordo de la eventuale okazonta(j) Euroscola-tago(j) : kondiĉoj, kostoj/repagoj, loĝado, delegacianaro...
Rekomendoj
Intereso de la pludaŭrigo de la projekto E-Euroscola, nepra tuja agado por prepari Euroscola-tagon kaj rekomendoj sekve de 2002
2001/2002
Raportoj kaj partoprenintoj de la Euroscola-tagoj :
8an de majo 2001 - 19an de marto kaj 17an de aprilo 2002
Retlisto
Pere de la retlisto "E-Euroscola" la agantoj de Euroscola-en-Esperanto interkomunikas. Abonu la liston kaj konsultu ĝian retejon !
Ni kantu... Jen la Himno al Ĝojo !

Lastaj novaĵoj
Jam Britio, Kroatio kaj Pollando al Euroscola 2002-07-06


Jam komence de julio 2002 sin lanĉis en la projekton Euroscola-en-Esperanto 2003 tri grupoj, nome el Britio, Kroatio kaj Pollando ! Nu, kiam aliĝos alilandaj klasanaroj... ? :-) [Informoj]

 
Euroscola en Verono aŭguston 2002 ! 2002-06-28


En Verono (Italio) disvolviĝos de la 23a ĝis la 28a de aŭgusto la 5a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

Tiuokaze estos kunveno pri la projekto Euroscola-en-Esperanto (dimanĉon la 25an posttagmeze). Gvidota de Xavier DEWIDEHEM, la kunveno estos oportuna okazo al la jamaj, tuteŭropaj Euroscola-partoprenintoj por sin retrovi, kaj al ĉiuj kongresontoj por pli scii pri la afero.

Tial, ni invitas ĉiujn Euroscola-partoprenintoj laŭeble ĉeesti la kongreson, tiel ke ili povu esprimi siajn spertojn. Estos granda plezuro sin revidi tiam !

Elŝutu la Duan EEU-Bultenon pri la Kongreso (kun aliĝilo)!
Formato TXT (nur teksto) 20 KB          Formato PDF 220 KB

Euroscola ĉe 'Meze en Eŭropo' 2002-07-01


En la unua numero de la freŝnaskita revuo de Sar-Lor-Luks-Unio, t.n. 'Meze en Eŭropo', legeblas artikolo pri Euroscola-en-Esperanto kaj ties disvolviĝo en 2002 (surbaze de la aprila raporto) fare de Peter HAUSER. Al la revua redakcio ni dankas por ĝia kontribuo al la diskonigo de la projekto.

"Euroscola-en-Esperanto estas certe inter la plej gravaj aranĝoj, kiujn esperantistoj sukcesis organizi ĝis nun. Tamen ĝi ne ludas la rolon en la konscio de multaj gesamideanoj, kiun ĝi meritus."Meze en Eŭropo.

La numeron vi povas trovi ĉe : www.esperanto-info.net/mee.htm

Fonto : Peter HAUSER
Jen instiga mesaĝo de Zamenhof mem por E-Euroscola... !

Aperigu en via retejo la oficialan banderolon de E-Euroscola !

 
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
Enigu E-Euroscola'n en viajn "Favoratajn Ligojn" Nombro de vizitantoj
ekde la 21aŭg2001 :
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-10-02 | Retejestro : Xavier Dewidehem