Euroscola en Esperanto | http://e.euroscola.free.fr/ E-EUROSCOLA 2003
Rekomendoj
Vi nun legas Unikode
Alklaku por legi fundamente
Alklaku por vidi la mapon de la retejo
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
 
Intereso de la pludaŭrigo | Nepra tuja agado | Plej lastaj rekomendoj
 

 Intereso de la pludaŭrigo de E-Euroscola

 

En la I.J.K. de Strasburgo ĉi-somere [Ndlr: en 2001], la kongresantoj havis okazon viziti la Eŭropunian Parlamentejon, kaj tiel pli bone senti, kiaetose povis esti tiu Euroscola-tago unua.

Tie ankaŭ senteblis, ke la diversaj parlament-uloj ne estas kontraŭ Esperanton : ili verŝajne ĉiuj konas la vorton, ĉiuj devis iam doni sian opinion pri ĝi, sed finfine ili malbone scias, kio vere estas Esperanto, kaj kiel ĝi povus utili kadre de la eŭropaj instancoj.

Des pli grave daŭre klarigi kaj montri tie Esperanton. Ŝajnas, ke ĝis nun ili tute konscias pri onta lingvoproblemo okaze de membriĝo de novaj ŝtatoj, sed daŭre konsideras, ke estas pli urĝaj aferoj : ekz. eŭro, kaj poste membriĝo de novaj ŝtatoj. Antaŭvideblas, ke nur post tio, se okazas lingva ĥaoso, financa problemo k.t.p., tiu lingva problemo eble fariĝos prioritata, sed estos do post 2004-2005.

Teorie, la Eŭropunia Parlamento neniam volos uzi nur unu lingvon, eĉ la anglan ! Eĉ fari plurajn rangojn de lingvoj estas kontraŭ ĝiaj fundamentaj principoj. Tial, inter ĉiuj eblaj solvoj eĉ la plej ekstremaj, ili certe devos pristudi tion, kion povas oferti Esperanto ! Tiam, la Esperanto-movado devos esti videbla kaj aktiva surloke.

Estas evidente, ke se tiam estos okazinta jam de kelkaj jaroj ĉiujara Euroscola-tago en Esperanto, nia movado pezos iomete pli, ol se estos nenio. Male, se en 2005, Strasburgo estas Esperanto-dezerto, la solvo Esperanto riskas esti rapidege pristudita.

 
 
 Nepra tuja agado
Eltiraĵo el la raporto pri la Euroscola-tago de majo 2001 fare de Claude LONGUE-ÉPÉE
 

Konsiderante la jaman traboran efikon de tiu unua guto, ni havas la devon daŭrigi niajn kampanjojn al "Euroscola-en-Esperanto". Unue pro la reklama efiko de la manifestacio mem, due pro la spuroj lasitaj en la junaj mensoj de la partoprenantoj. Tio signifas diversajn agadojn jenajn.

Ekde nun, antaŭ la lernejaj ferioj, ni devas prepari nian aferon por la ĉi-jara Euroscola-tago.

Ekde nun, Gilbert STAMMBACH denove devas klopodi al la parlamentaj instancoj, oficistoj, deĵorantoj k.t.p. Sed tio postulas ankaŭ, ke ĉiuj interesatoj pri tiu afero alportu ekde nun sian helpon al Gilbert, konformiĝante al ties indikoj, proponoj, demandaroj, kaj irante la saman vojon al la sama celo. Tio postulas ankaŭ, ke niaj responsuloj oficiale rilatantaj kun eŭropuniaj parlamentanoj "enigu la najlon" kaj "ellavu la cerbojn" de siaj alparolatoj. Claude LONGUE-ÉPÉE mem renkontis Gérard-n CAUDRON je la 28a de majo 2001, kaj tiam estis jam entagordiginta la problemon Euroscola : same devus fari ĉiuj landaj responsuloj de la "Pirlot-listo" al siaj propraj konataj eŭropuniaj parlamentanoj.

Ekde nun, ĉiuj eŭropaj landaj Esperanto-asocioj, kunlabore kun I.L.E.I. kaj ties lokaj sekcioj, devas konsideri, ke Euroscola-en-Esperanto estas sia propra afero. Ili devas celi al preparado de pluraj grupoj de mezlernejaj lernantoj kaj al elektado de unu "Euroscola-teamo" :
—  El la membroŝtatoj pasintjare estis naskitaj tri grupoj (franca, itala kaj sveda) : ĉi-jare devos kreiĝi tute logike dek-kvin grupoj !
—  El la kandidatoŝtatoj venontjare venis kvar grupoj (hungara, kroata, litova kaj rumana), kiuj cetere alportis alte estimindan kontribuon ; sed estas aliaj kandidatoŝtatoj, kiuj same devus montri sin en la esperantista trupo de la venontaj jaroj.

Ekde nun, la mezlernejaj instruistoj, kiuj intencas kandidatiĝi al Euroscola-en-Esperanto, devas zorgi pri diversaj punktoj. Ili devas zorgi, ke ilia teamo (eĉ se pro tio ĝi estas pli malampleksa) posedu sufiĉe bonan regon de la lingvo. Tro ofte, laŭ miaj oreloj, estis aŭdata krokodilado. Por tion korekti, certe necesas jam antaŭa lernado de la lingvo kaj bone organizataj seninterrompaj kursoj dum la lernojaro. Ekde nun, ili devas zorgi pri :
—  Renkonto kaj konvinko de sia lernejestro ;
—  Organizado kun tiu ĉi de "klasprojekto" kun instruo pri historio kaj institucioj de Eŭropa Unio ;
—  Aranĝo de dumferia staĝo de praktikado...
Aserteblas, ke ĉio ĉi estas ebla, kaj fakte pasintjare estis realigita en Kolegio Molière (por la franca teamo) dank' al organizo starigita ekde junio 2000.

Ekde nun, ĉiuj tiaj interesatoj devas enlistigi sin en la retliston E-Euroscola. Kaj ĉi tiu, majstre lanĉita kaj prizorgita de Philippe BÉRIZZI, devas ekde nun plu funkcii sur la nunaj bazoj kaj sur la samaj lanĉiloj kiel pasintjare.

 
 
 Plej lastaj rekomendoj
Eltiraĵoj el la raporto pri la Euroscola-tago de aprilo 2002 fare de Xavier DEWIDEHEM
 

1)  Estas tre bone, ke ĉijare la diversaj Esperanto-grupoj povis loĝi en la sama gastejo en Strasburgo, nome en CREPS. Tio ja ebligis pli bona kaj interesa interdiskuto inter la grupoj. Komuna gastejo estis kaj plu estos necesa por nia aktivado.

2)  Nia delegacio dividiĝis en kvin laborgrupojn por trakti po unu temon. La junuloj mem elektis sian grupon. Bone sed estas bedaŭrinde, ke finfine ne ĉiuj grupoj kapablis taŭge kunkomuniki ene de la komisionoj dum la Euroscola-tago, kaj sekve ne povis influi la redaktadon de la komisiona rezolucio...

Estu en ĉiu laborgrupo almenaŭ unu juna esperantisto, kiu sufiĉe bone regas (krom Esperanto) laborlingvon ; nur poste la ceteraj esperantistoj povu elekti sian komisionon (atente al la trafeco de tiu aŭ tiu ĉi temo).

3)  Krome de la ĵusaj skribitaĵoj, ŝajnas preferinde, ke por venontaj Euroscola-tagoj estu malplej da kromaj junuloj (KJ). Ili ja ne povas partopreni la tagon, nur ĉeesti la du plenkunsidojn : ne estas por ili tiel entuziasmige ; kaj tio postulas duoblan atenton, por la KJ plie de tiu por la JP, en la matena alveno kaj dum la tagmanĝo (en aprilo ne ĉiuj KJ estis kunaj, pluraj preferis foriri solaj al urbocentro : tio ja ne estis sen ia risko...). Sed la (komprenebla) problemo kuŝas en la transportado : ekz. malpli multekostas buso plena ol duonmalplena...

4)  Fine, esperante reokazigon de Euroscola-en-Esperanto en la venontaj jaroj, ni de nun strebu, propagandu por partopreno de novaj grupoj el la tuta Eŭropo. Tamen, oni konsciu ne tro hasti en sia partopreno.

Euroscola-en-Esperanto celas partoprenon de tuteŭropaj junuloj, kies uzata komuna lingvo estas Esperanto. Sed ofte junuloj lernis la lingvon nur de kelkaj monatoj (proks. 3-4, t.e. foje 15 horoj), kaj praktike ne kapablas komuniki kun aliaj esperantistaj junuloj... escepte pere de krokodiloj... La plejgravo en Euroscola ja estas paroli pri lingva situacio k.s. kaj pri (ne en) Esperanto. Sed povi konatiĝi, interparoli en Esperanto kun samaĝaj alilandanoj dum la enstrasburga restado estus por la junuloj mem vera elmontro de la praktikaj interesoj de Esperanto, kaj starigus vere sencoplenan Esperanto-delegacion.

En junio 2001, okaze de franca interasocia kongreso, ni deklaris, ke Euroscola-en-Esperanto estas laboro ne unutaga, sed unujara. Unu jaro por organizi la tago(j)n kun la parlamentaj oficistoj, zorgi listojn kaj detalojn kun la profesoroj... sed ja minimume unu jaro por fruktodona lernado de la lingvo (kaj ties ideoj) far la junuloj...

 
 
"Ne necesas esperi por eklabori, nek sukcesi por plupersisti."

Fontoj : Philippe BÉRIZZI (retlista mesaĝo #381) — Claude LONGUE-ÉPÉE (retlista mesaĝo #327) — Xavier DEWIDEHEM (retlista mesaĝo #565)
 
Intereso de la daŭrigo | Nepra tuja agado | Plej lastaj rekomendoj
 
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-07-13 | Retejestro : Xavier Dewidehem