|
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ? |
Menuo | 2002 (raporto, partoprenintoj) | 2001 (raporto, partoprenintoj) |
5 - La raportoj en Plena Asembleo | |||||
Ĉiu juna "parlamentano" residiĝis en la granda debatejo. La 12 komisionaj prezidantoj kaj sekretarioj sidis centre de la ĉefdebatejo, dum la 6 raportantoj lokiĝis sur la centra tribuno. La asemblea prezidantino malfermis la seancon kaj transdonis la parolon al la komisionoj unu post la alia. Ĉiu komisiona prezidanto prezentis la laboron de sia komisiono, poste transdonis la parolon al la raportanto, kiu tiam legis la rezolucion. La Esperanto-delegacio ekparolis lastavice.
La adopto de la fina rezolucio Ĉiu komisiono prezentinte sian rezolucion, la prezidantino kaj la 6 raportantoj retiriĝis de la ĉefdebatejo por kunsidi en malgranda ĉambro, kiu troviĝas malantaŭ la centra tribuno. La celo de tiu kunsido : redakti la finan rezolucion, kiu ĉerpu la komunajn erojn de ĉiuj prezentitaj rezolucioj, kaj kiu estos submetata al la voĉdono de la Asembleo. Tiun laboron regis parlamenta responsulo. Estis tamen bedaŭrinde, ke estis nenia ebla debatado inter la "parlamentanoj" kaj la komisionanaroj : oni ja transpasis la ŝtupon, kiu ebligis pridemandadon al la diversaj komisionaj sekretarioj. Dum la raportantoj komunigis siajn rezoluciojn, la ĉefdebatejo akceptis la finalon de la ludo "Eurogame", kiu kontraŭigas la kvar skipojn, kiuj plej trafe respondis al la tagmanĝaj demandoj. La venkinta skipo gajnis pokalon : inter tiuj samskipanoj staris Maxime BLEUZÉ, unu el niaj gekolegianoj ! La raportantoj eliris la malgrandan ĉambron. Kelkan tempon poste, la prezidantino kaj la du vicprezidantoj resuriris la tribunon. La prezidantino tiam gratulis la laboron de la diversaj komisionanaroj kaj transdonis la parolon al la unua vicprezidanto, kiu legis la finan rezolucion. Ĉi tiu komuna rezolucio devis silentigi multajn interesajn ajhojn, kiujn la raportantoj diris. Submetite al la voĉdonado, ĝi estis adoptita de forta plimulto de la juna "parlamentanaro". En du flankoj, la fina rezolucio proklamis, unuflanke, nian alligitecon al la kultura kaj lingva diverseco en Eŭropo kaj, aliflanke, ke "ĉiuj eŭropanoj lernu minimume du fremdajn lingvojn". Laŭ Claude LONGUE-ÉPÉE (2), "kiel diris Cyrano de Bergerac : 'Iom mallonge, Sinjoro !'"... La rezolucio tiel adoptite, oni tiam fermis tiun Euroscola-tagon... |
|||||
(1) La
rezolucia teksto de la esperantista komisiono troviĝas en la 7a ĉapitro
de tiu ĉi dosiero. (2) Claude LONGUE-ÉPÉE estas [tiam] vicprezidanto de Espéranto-France (U.F.E.) kaj membro de L.V.E. |
|||||
|
|||||
El la retejo de LVE | Ĉia reprodukto eĉ parta sen permeso estas malpermisita. |
Menuo | 2002 (raporto, partoprenintoj) | 2001 (raporto, partoprenintoj) |
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ? |
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-06-28 | Retejestro : Xavier Dewidehem |