Euroscola en Esperanto | http://e.euroscola.free.fr/ E-EUROSCOLA 2003
2001/2002
Vi nun legas Unikode
Alklaku por legi fundamente
Alklaku por vidi la mapon de la retejo
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
 
Menuo | 2002 (raportopartoprenintoj) | 2001 (raportopartoprenintoj)
 
 
 Euroscola 2002
 

En la jaro 2002 okazis Euroscola-en-Esperanto dufoje, nome la 19an de marto kaj la 17an de aprilo. Male de la tago en 2001, tiuj ĉi tagoj ebligis al ni sperti veran, ordinaran tagordon de la Euroscola-tagoj ; krome, ĉi-foje la junaj esperantistoj estis miksitaj kun la ceteraj partoprenantoj.

Raportas pri la marta tago Martá KOVACS, kiel responsulino pri la hungara grupo.

Raportas pri la aprila tago Xavier DEWIDEHEM, kiel kunorganizinto de E-Euroscola. En tiu ĉi raporto legeblas pozitivaĵoj kaj negativaĵoj el ambaŭ tagoj, sed ankaŭ rekomendoj por la venontaj Euroscola-tagoj.

Naŭ grupoj partoprenis el Belgio (Oostende), Finnlando (Raŭmo), Francio (Novalaise), Italio (Ciampono), Hungario (Budapeŝto), Kroatio (Zagrebo), Pollando (Garwolin), Slovenio (Maribor) kaj Rusio (Sankt-Petersburgo) (kiu neoficiale partoprenis ene de la finna grupo).

 
 
 Euroscola 2001
 

Okazis por la unua fojo Euroscola-en-Esperanto en la jaro 2001, la 8an de majo. Tiam konsistigis la Esperanto-delegacion junuloj el 7 tuteŭropaj ŝtatoj, kiuj partoprenis en aparta, specifa Esperanto-komisiono. Tiu tago estis iom eksterordinara Euroscola-tago pro tio, ke la 9a de majo estas la Festotago de Eŭropo.

Xavier DEWIDEHEM, kiel tiama partoprenanto el Francio, raportas pri la Euroscola-tago per ok-paĝa, kompleta dosiero. Ankaŭ nepre legu la rezolucion, kiun proponis la Esperanto-delegacio !

Ok grupoj partoprenis el Francio (Villeneuve-d'Ascq), Italio (Romo), Svedio (Lerum), Hungario (Budapeŝto, Györ), Kroatio, Litovio (Vilius Shidlauskas) kaj Rumanio (Timisoara).

 
 
Menuo | 2002 (raportopartoprenintoj) | 2001 (raportopartoprenintoj)
 
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-07-17 | Retejestro : Xavier Dewidehem