Euroscola en Esperanto | http://e.euroscola.free.fr/ E-EUROSCOLA 2003
2001/2002
Vi nun legas Unikode
Alklaku por legi fundamente
Alklaku por vidi la mapon de la retejo
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
 
Menuo | 2002 (raportopartoprenintoj) | 2001 (raportopartoprenintoj)
[ Marta raporto | Aprila raporto ]
 

Ĉi-sube legeblas la raporto, kiun verkis Martá KOVACS, hungara grup-responsulino, sekve de la Euroscola-tago de la 19a de marto 2002. Tiu raporto estis dissendita la 26an de marto 2002, titoliĝante "Opinio de hungara grupo kaj gvidanto".

 

 

 Antaŭpreparoj

 

Koran dankon al ĉiuj, kiuj rilatis la Parlamenton kaj ebligis la okazigon de E-Euroscola, nome al Sinjoroj STAMMBACH kaj LONGUE-ÉPÉE, kaj same al tiuj, kiuj zorgis pri nia interkomunikado : Sinjoroj BÉRIZZI kaj DEWIDEHEM.

Pri teknikaĵoj estis longdaŭraj demandoj kaj duboj. Surloke mi komprenis, ke fakte mankas kunhelpantoj tiucele, kaj niaj ripetitaj petoj kaj demandoj, malgraŭ la intenco de petintoj, estis granda ĝeno. Eblus eviti tion kunmetante duonpaŝan informilon pri limdatoj, programo, repago (laŭlandaj sumoj kaj okazo de la repago). Eĉ tiel restos la zorgoj pri loĝado, manĝoj.

Mi tre-tre dankas Gilbert, ke li faris ĉiun sian eblon por helpi nian komplikan grupon instaliĝi en Strasburgo !

Marija BELOŠEVIĆ multon faris, ke la pripensado de pedagogia flanko eku. Mi bedaŭras tro malfrue vekiĝi ĉirilate. Laŭ mi la kunlaboro inter la grupoj devas esti multe pli zorge preparita, ol nun okazis. Mi sentis la bezonon de iu "ĉefo", kiu informas kaj kolektas proponojn, peras inter la gvidantoj kaj gvidas la kunvenojn. (Ekz-e pri la ŝanĝo de la programo proponita de Marija mi konsciiĝis nur reveninte, kiam mi legis la ĉirilatajn mesaĝojn, ja ni ekiris vendrede matene — tie mi nur konstatis la misiron de rendevuoj...)

Kristian GARINO bonege pripensis kaj preparis la "publikrilatan" flankon de la tago. Estis tre bonaj la ŝildoj, la karteto kun TTT-ejoj ktp.

 
 
 Surlokaj eventoj
 

La preparkunsido en lunda vespero estis iom kaosa : mankis trukoj por fortigi la grupo-senton de niaj junuloj. La ĉefa celo ŝajne estis elekti diversajn prezidantojn ktp., kaj tio okazis kvazaŭ laŭ la forto kaj volo aŭ malvolo de grupgvidantoj, sen la eblo ke la junuloj prezentu siajn talentojn. Dank' al Carola la grupoj formiĝis, iu diskuto ekestis ene de ilia plejparto.

Marde kelkaj grupoj daŭre laboris kune, aliaj tute ne. Marde en la salonego la unua programero estis la sinprezento de lernejoj. Eblis paroli en kvar oficialaj lingvoj, sed neniu rajtis uzi la gepatran. Nian grupon prezentis sveda-hungara paro en la angla, certe ne tiom elokvente kiel tio povintus esti ebla, sed tamen evidentiĝis, ke ni venis el kvar diversaj landoj, komuna inter ni estas la lingvo Esperanto, kaj tamen aŭdiĝis la vorto "Saluton", kiun ili ripetigis al la publiko.

Tria programero post la voĉdonado pri diversaj demandoj rilataj al EU (kaj legeblaj en la 11 oficialaj lingvoj) estis la starigo de demandoj al la oficistoj (estis permesitaj kvar lingvoj).

Hungarino de nia grupo demandis angle pri la lingva politiko de EU. La respondo : la principo estas, ke ĉiu civitano devas havi la rajton paroli en sia propra lingvo kaj povi legi ĉiujn leĝojn, kiuj lin koncernas, en la propra gepatra lingvo. La respondanto aldonis, ke tio estas bona demando, kaj ke lingvoj kaŭzos ankoraŭ problemojn.

Rusino kiel lasta demandanto demandis rekte pri la opinio de oficisto pri Esperanto. Li substrekis la grandan atingaĵon de Esperanto, sed diris, ke ĝi estas stranga lingvo, oni ne favoros lingvon, kiu nenies gepatra lingvo estas. La principo estas konservi la gepatrajn lingvojn, kio certe kostos multe, sed estas bezonata por konservi identecon. En Barcelono oni parolis pri plifortigo de la instruado de fremdaj lingvoj, ĉiu lernu 2 lingvojn de la plej juna aĝo. Oni ne akceptos iun unusolan lingvon, la celo estas profundigi la lingvokonon de la anoj.

Dum la komuna tagmanĝo estis okazo diskuti kun gekolegoj pri tiuj eldiraĵoj.

Posttagmeze la instruistoj rajtis fari komentojn kaj starigi demandojn al du oficistoj. Ankaŭ tie nia grupo estis tre aktiva, Kristian tre trafe klarigis pri la demokratieco kaj malelitismo de Esperanto.

Samtempe la junuloj laboris en la 5 laborgrupoj, pri kio ili poste raportis.

Okazis la finalo de la kvizo, kie kroatino kaj francino de nia grupo estis inter la unuaj.

Vespere la instruistoj kunvenis por interŝanĝi opiniojn.

Post... Post la laciga hejmenveturo atendis nin ankoraŭ tri tagoj da lernejaj kursoj, kaj ekde morgaŭ sekvos unusemajna ferio. Post tio kunvenos la hungara grupo por pli profunda analizo kaj konsidero de la opinio de gejunuloj.

Tiun raporton mi sendas al kontribuintoj kaj ĉeestintoj. Redaktanto de raportpaĝoj pri la sesio libere ĉerpu el ĝi.

Martá KOVACS,
[kovacsm@s2.berzsenyi.isk.tvnet.hu]
Partopreninto al E-Euroscola 2002 (marto),
Responsulo pri hungara grupo.

 
[ Marta raporto | Aprila raporto ]
Menuo | 2002 (raportopartoprenintoj) | 2001 (raportopartoprenintoj)
 
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-06-28 | Retejestro : Xavier Dewidehem