Euroscola en Esperanto | http://e.euroscola.free.fr/ E-EUROSCOLA 2003
2001/2002
Vi nun legas Unikode
Alklaku por legi fundamente
Alklaku por vidi la mapon de la retejo
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
 
Menuo | 2002 (raportopartoprenintoj) | 2001 (raportopartoprenintoj)
[ Marta raporto | Aprila raporto ]
 

Ĉi-sube legeblas la tuta raporto, kiun verkis Xavier DEWIDEHEM sekve de la Euroscola-tago de la 17a de aprilo 2002. Ĝi ne rekte raportas pri la marta tago, sed ambaŭ tagoj (kaj ties rimarkigoj) similas kaj aliaj jam plurfoje raportis pri ĝi pere de la retlisto. Tiu raporto estis sendita la 6an de majo 2002 al la retlisto E-Euroscola (mesaĝo #565), titoliĝante "Aprila Euroscola-tago - Raporto".

 

 

Estimataj Gesamideanoj,

Merkredon la 17an de aprilo 2002 okazis la dua Euroscola-tago, en kiu partoprenis Esperanto-delegacion. Tiun ĉi delegacion konsistigis junaj Esperanto-lernantoj el Belgio, Italio, Pollando kaj Slovenio. Ni antaŭ ĉio deziras gratuli kaj elkore danki ĉiujn partoprenintojn, kaj la junulojn kaj la grupresponsulojn, pro ilia laboro kaj partopreno — same ni forte dankas al nia amiko Gilbert STAMMBACH pro siaj gravaj, senĉesaj streboj.

Ni nun per tiu ĉi mesaĝo raportas pri la tago kaj ties preparo (1) kaj disvolviĝo (2), aldonante fine pozitivaj kaj negativaj aspektoj kaj rekomendoj por eventuale venonta Euroscola-en-Esperanto (3).

 
 

 1. Enstrasburga preparo de la Euroscola-tago

 

1.1.    La grupoj alvenis en Strasburgon la lundon 15an de aprilo. Kun Kristian GARINO, kiu partoprenis la martan Euroscola-tagon kaj estis kunhelpanta la preparon de la aprilan, la grupanoj prilaboris la temojn de Euroscola. Ili jam en la marda posttagmezo dispartigis sin en kvin laborgrupojn (po unu por ĉiu temo).

1.2.    En la [Ndlr: marda] vespero okazis kunsido, en kiu ni atentigis la partoprenantojn pri pluraj detaloj koncerne la disvolviĝon de la tago, kaj prilaboris nian matenan memprezenton (elekto de ĉefreprezentanto, paroladon). Sed ni ankaŭ insistis pri la graveco de aktiva partopreno dum la tago, precipe per pridemandoj en la mateno, interdiskutoj en la komisionoj kaj debataj intervenoj en la posttagmezo (emfazante pri la eŭropunia lingva situacio, la egalrajteco de ĉiu lingvo ktp).

 
 
 2. Disvolviĝo de la Euroscola-tago, 17a de aprilo
 

2.1.    Ni unue rememorigu, ke dum la tuta tago ne ĉiuj eŭropuniaj oficialaj lingvoj ĉeestas. Efektive, oni povas paroli ĝenerale nur en 5 lingvoj, nome la angla, la franca, la germana, la itala kaj la hispana ; plue, nur en du lingvojn estas tradukataj ĉiuj paroladoj, nome en la anglan kaj en la francan. Tiel funkcias ĉiuj ordinaraj Euroscola-tagoj.

2.1.    Sidis en la ĉefdebatejo la "junaj parlamentanoj" (JP), la akompanantaj adoltoj (AA) de ĉiuj delegacioj, plie de la kromaj junuloj (KJ) de la Esperanto-delegacio.

2.3.    Komence de la mateno, ĉiu delegacio laŭvice sin prezentis al la asembleo (franclingve, sed precipe anglalingve). La Esperanto-delegacion prezentis juna italo en la itala lingvo : li prezentis ne nur sian lernejon, sed trafe la tutan, tuteŭropan delegacion (per ĵus antaŭa mesaĝo, la italo Francesco MAURELLI jam raportis pri tiu memprezento).

Li prezentis la lingvon Esperanto kaj imagis ĝin kiel eblan solvon por atingi la idealon de Eŭropa Unio (unueco en diverseco). Akompanis lin po unu junulo el ĉiu Esperanto-grupo, kiuj fine (laŭvice) elkore salutis la asembleon kaj en Esperanto kaj en sia nacia lingvo. Sed kiam la flandra belgo parolis flandralingve... mirige kaj mirinde, tiam aplaŭdegis la asembleo, precipe la nacia belga delegacio (kiu konsistis el frandroj).

Mirige, ĉar neniam ĝis nun ni konstatis tian elmontritan entuziasmiĝon. Vere nia memprezento estis tre taŭga kaj celtrafa. Ĝi eĉ ja estis la plej elstara inter la diversaj tiutagaj memprezentoj.

2.4.    Post opiniesploro ne tre interesa por ni, la JP'j havis la okazon pridemandi la kvar parlamentajn oficistojn, kiuj ĉeestis en la prezidanta tribuno. Tiam estis kelkaj demandoj pri la lingvoj.

a)  La unuan demandon vortigis itala esperantisto. La demando estis simile jena : "Baldaŭ estos en Eŭropa Unio 20 lingvoj... Ĉu vi intencas aŭ jam planis adopton de unika lingvo, Esperanto ?" Bedaŭrinde, la demando kompreneble fuŝiĝis pro la vorto "unika" : la respondo de la oficisto estis plej faciligita (konservo de ĉiuj lingvoj kaj kulturoj, ktp)...

b)  Alia junulo (esperantisto) demandis pri postuloj de pluraj oficejoj dungi nur homojn, kies gepatra lingvo estas la angla. Oficisto plene neis la ideon, laŭ kiu ekzistus tiukaze lingva diskriminacio : "La societoj simple dungas, kiujn ili bezonas laŭ la cirkonstancoj." Eble la demando povus esti precizigita per "postulo de eŭropuniaj oficejoj (en la EU-Komisiono k.s.)"...

c)  Fine, italo ne-esperantisto deziris reagi al la unua respondo de la oficisto (2.4.a), dirante, ke same kiel nun Eŭropa Unio, ankaŭ Italio (kiu estas ducent-jara) kalkulis multajn lingvojn kaj kulturojn ; sed dank' al la lingva unueco (enlanda komuna lingvo) sukcesis la unueco de la itala nacio : kial ni ne konsideru tiun ekzemplon por la venonta Eŭropa Unio.

2.5.    Post la tagmanĝo, en kiu ili ludis al Eurogame, la JP'j sin arigis en la kvin komisionojn. La itala esperantisto Francesco fariĝis la sekretario de la unua komisiono (Homaj rajtoj, demokratio), kaj nia itala, matena reprezentanto fariĝis la prezidanto de la tria komisiono (Loko de Eŭropo en la mondo).

2.6.    Post la enkomisiona laboro, ĉiuj residis en la ĉefdebatejo por raporti kaj debati pri ĉiu komisiona rezolucio. Jen rimarkoj pri la raportoj de ĉiu komisiono (krom la dua, kiu estis seninteresa) :

a)  Komisiono unua : Homaj rajtoj kaj demokratio.
Oni raportis kompreneble pri diskriminacioj, sed ne pri la lingva situacio/diskriminacio en Eŭropa Unio... Bedaŭrinde, neniu kaptis la okazon mencii tiun problemon...

b)  Komisiono tria : La loko de Eŭropo en la mondo.
Fakte, tiu temo celas precipe tutmondigon, rilaton al la Tria Mondo... Okaze de la debato, itala esperantisto pridemandis la komisionan estraron pri la loko de pontlingvo en Eŭropa Unio (tiam la parlamenta oficisto rimarkigis la netaŭgecon de tiu demando kadre de tiu ĉi temo) : la prezidanto (esperantisto) respondis favore al akcepto de Esperanto kadre de konservo kaj protekto de la aliaj lingvoj kaj kulturoj.

c)  Komisiono kvara : Junularo.
Ĝi priproponis plurajn aferojn rilatantajn kaj interesantajn al junularo, nome studojn, traeŭropajn vojaĝojn, instruadon pri la eŭropuniaj institucioj k.s... Sed (grava punkto) tiu sama komisiono fine de sia rezolucio deklaris, ke "la angla devus esti instruata tra la tuta Eŭropo, tiel ke ĝi fariĝu la komuna lingvo por ĉiuj eŭropanoj" !!... Nenia reago (malgraŭ ties nepreco) de ia esperantisto...

Des pli domaĝe, ke ĝi ricevis la plej granda nombro da voĉoj : ĝi tiel (kaj tre bedaŭrinde) estis balotita "rezolucio de la tago", kaj sekve estis transdonota al la Parlamenta Komisiono pri Junularo kaj Kulturo... Ni tamen memoru, ke en tiu rezolucio la prilingva punkto estis ero inter pluraj aliaj eroj, interesaj kaj entuziasmigaj al la junuloj ; kaj ke la parlamenta oficisto mem antaŭe rimarkigis al la junuloj, ke tiu asembleo ne estas reprezentiva de la vera, tuta eŭropunia junularo...

[Alineo poste modifita en sia fino]
d)  Komisiono kvina : La estonteco de Eŭropo.
La komisiono proponis kelkajn reformerojn (ne tre interesajn). Tamen, ĝi menciis, ke en baldaŭa konteksto de 25 lingvoj en Eŭropa Unio, ni bezonos unu komunan lingvon, "ĉu Esperanto ĉu la angla" ! En la debato, iu reagis malfavore al tiu ideo de komuna lingvo (neceso konservi la riĉecon de niaj tradicioj), sed la komisiona sekretario (ne-esperantisto) juĝis, ke la principo de komuna lingvo ja estos oportuna por la eŭropuniaj institucioj. Gratulon al la sloveno Ivo MOCNIK kaj liaj kunuloj, kiuj per siaj klopodoj sukcesis enrezoluciigi la mencion de Esperanto kiel ebla solvo al la eŭropa lingva problemo.

2.7.    Tiel finiĝis la Euroscola-tago. Vespere venis en la gastejon CREEPS ĵurnalisto de la elzaca ĉiutaga ĵurnalo DNA por intervjui kelkajn junajn partoprenintojn kaj adoltojn.

2.8.    Notinde, ke komence de la mateno Sro FRITZ (direktoro de la strasburga parlamentejo) mem petis al Kristian GARINO, ke ni ĉitage ne "varbadu", prilaŭdu Esperanton, agu kiel "propagandistoj" (li petis franclingve : "pas de prosélytisme"). Kaj kiam fine de la tago Flory WITDOECKT (belga responsulino) danke donacis al Sro FRITZ dolĉaĵojn, li respondis esti (tre) tolerema pri (kaj malfermita al) partopreno de Esperanto-delegacio, sed ke ni atentu nian sintenon kaj prezenton de Esperanto (i.a. rilate la interpretistojn).

 
 

 3. Aprila Euroscola-tago : entuziasmigaĵoj,
 bedaŭrindaĵoj kaj propraj rekomendoj

 

3.1.    Entuziasmigaĵoj.

a)  Estas tre bone, ke ĉijare la diversaj Esperanto-grupoj povis loĝi en la sama gastejo en Strasburgo, nome en CREPS. Tio ja ebligis pli bona kaj interesa interdiskuto inter la grupoj. Komuna gastejo estis (kaj plu estos) necesa por nia aktivado.

Iuj imagas veran komunan kromprogramon (turisman kaj distran kromprogramon) : tio estus ideala, sed tio ankaŭ postulus restadon ja pli ol 3-4 tagojn daŭra, kaj estas preter la Euroscola-organizon mem.

b)  Matene estis varma memprezento de nia delegacio, kiu logis entuziasmiĝon de multaj junuloj eĉ ne-esperantistoj, kaj dum la tagmanĝo pluraj ne-esperantistoj scivole informiĝis pri la lingvo. Tio ja estas konsiderinda fakto pri sufiĉe bona akceptado de Esperanto kaj ties junuloj far la junularo.

[Alineo poste aldonita]
c)  La du tagoj (marta kaj aprila) spertigis nin la veran, ordinaran programon de la Euroscola-tagoj. Efektive, lastjare, la Euroscola-tago okazis la 8an de majo, t.e. la hieraŭon de la Festo de Eŭropo : pro tio la tagordo estis iom eksterordinara kaj iom modifita kompare kun la kutimaj tagoj. Nun ni ĝuste scias pri la disvolviĝoj de tiuj tagoj.

3.2.    Bedaŭrindaĵoj.

a)  Nia delegacio dividiĝis en kvin laborgrupojn por trakti po unu temon. La junuloj mem elektis sian grupon. Bone sed estas bedaŭrinde, ke finfine ne ĉiuj grupoj kapablis taŭge kunkomuniki ene de la komisionoj dum la Euroscola-tago, kaj sekve ne povis influi la redaktadon de la komisiona rezolucio...

Estu en ĉiu laborgrupo almenaŭ unu juna esperantisto, kiu sufiĉe bone regas (krom Esperanto) laborlingvon ; nur poste la ceteraj esperantistoj povu elekti sian komisionon (atente al la trafeco de tiu au tiu ĉi temo).

b)  Pluraj junuloj multe aktivis dum la tago. Tamen, malgraŭ la marda preparo, ni bedaŭras la matenan mistrafan pridemandon (2.4) kaj precipe la mankon de trafa esperantista interveno en la posttagmezo (2.6 a/c)...

3.3.    Propraj rekomendoj por la eventuale venontaj Euroscola-tagoj.

a)  Krome de la ĵusaj skribitaĵoj, ŝajnas preferinde, ke por venontaj Euroscola-tagoj estu malplej da kromaj junuloj (KJ). Ili ja ne povas partopreni la tagon, nur ĉeesti la du plenkunsidojn : ne estas por ili tiel entuziasmige ; kaj tio postulas duoblan atenton, por la KJ plie de tiu por la JP, en la matena alveno kaj dum la tagmanĝo (en aprilo ne ĉiuj KJ estis kunaj, pluraj preferis foriri solaj al urbocentro : tio ja ne estis sen ia risko...). Sed la (komprenebla) problemo kuŝas en la transportado : ekz. malpli multekostas buso plena ol duonmalplena...

b)  Fine, esperante reokazigon de Euroscola-en-Esperanto en la venontaj jaroj, ni de nun strebu, propagandu por partopreno de novaj grupoj el la tuta Eŭropo. Tamen, oni konsciu ne tro hasti en sia partopreno.

Euroscola-en-Esperanto celas partoprenon de tuteŭropaj junuloj, kies uzata komuna lingvo estas Esperanto. Sed ofte junuloj lernis la lingvon nur de kelkaj monatoj (proks. 3-4, t.e. foje 15 horoj), kaj praktike ne kapablas komuniki kun aliaj esperantistaj junuloj... escepte pere de krokodiloj... La plejgravo en Euroscola ja estas paroli pri lingva situacio k.s. kaj pri (ne en) Esperanto. Sed povi konatiĝi, interparoli en Esperanto kun samaĝaj alilandanoj dum la enstrasburga restado estus por la junuloj mem vera elmontro de la praktikaj interesoj de Esperanto, kaj starigus vere sencoplenan Esperanto-delegacion.

En junio 2001, okaze de franca interasocia kongreso, ni deklaris, ke Euroscola-en-Esperanto estas laboro ne unutaga, sed unujara. Unu jaro por organizi la tago(j)n kun la parlamentaj oficistoj, zorgi listojn kaj detalojn kun la profesoroj... sed ja minimume unu jaro por fruktodona lernado de la lingvo (kaj ties ideoj) far la junuloj...


Tiel finiĝas nia raporto pri la aprila Euroscola-tago, kiu konklude — same kiel la marta — estis sufiĉe kontentiga kaj gratulinda. Estis por ĉiuj ni plezuro kune labori. Tio estas plua, entuziasmiga paŝo al la daŭrigo de ĉies niaj klopodoj por la reokazigo kaj la sukceso de Euroscola-en-Esperanto.

Samideane kaj plej elkore via,

Xavier DEWIDEHEM,
[e.euroscola@free.fr]
Kunorganizinto de E-Euroscola 2002,
Responsulo pri la retejo E-Euroscola.

 
[ Marta raporto | Aprila raporto ]
Menuo | 2002 (raportopartoprenintoj) | 2001 (raportopartoprenintoj)
 
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-07-08 | Retejestro : Xavier Dewidehem