Euroscola en Esperanto | http://e.euroscola.free.fr/ E-EUROSCOLA 2003
Programo
Vi nun legas Unikode
Alklaku por legi fundamente
Alklaku por vidi la mapon de la retejo
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
 
Menuo | Delegacianaro | Tagordo kaj temoj | Financoj kaj gastejo
 
 Tagordo de Euroscola
 

Laŭeble la partoprenantaj Esperanto-grupoj restados en Strasburgo de la antaŭhieraŭo ĝis la morgaŭo de la Euroscola-tago.

Dum la Euroscola-hieraŭo

La Euroscola-hieraŭo estos dediĉita al praktika preparo por efika partopreno dum la Euroscola-tago, nome :
—  Elekto de delegacia reprezentanto kaj redakto de delegacia memprezento ;
—  
Komuna prilaboro/pridiskuto de la kvin Euroscola-temoj : tiam konsistiĝos kvin laborgrupoj el la delegacio (po unu laborgrupo por ĉiu temo), kiuj entenu almenaŭ po unu junulon regantan laborlingvon (1) sufiĉe lerte ;
—  Preparo de la matena pridemando kaj la posttagmeza, rezolucia debato...

Dum la Euroscola-tago mem

La tagordo de la Euroscola-tago mem estas jena :

08a30    Akceptado de la partoprenantoj en la parlamentejo. Tuj post eta matenmanĝo, klarigo far la parlamentaj oficistoj pri la disvolviĝo de la tago.

10a00    Kunsido de la junuloj (kaj la akompanantoj) en la ĉefdebatejo. Laŭvica memprezento de ĉiu delegacio, opiniesploro, parolaj demandoj al la parlamentaj oficistoj pri Eŭropo...

12a45    Tagmanĝo en parlamenta manĝejo kaj ludo "Eurogame" (demandaro pri Eŭropo). La akompanantoj estas en aparta salono.

14a00    Laboro en komisionoj. Pristudo de la temoj. La esperantistoj estos miksitaj kun la ceteraj junuloj en kvin komisionojn — po unu komisiono por ĉiu temo pridiskutota.

16a00    Kunsido en la ĉefdebatejo. Prezento de kaj debato pri la laborrezultoj de ĉiu komisiono. Finalo de Eurogame.

17a30    Fino de la Euroscola-tago.


(1)  Lingva aspekto :
La verŝajnaj laborlingvoj estos nur kvin : la angla, la franca, la germana, la itala kaj la hispana. Sed nur en la anglan kaj la francan estos tradukataj la paroladoj ene de la ĉefdebatejo.

 
 
 Temoj de Euroscola
 

Dum la posttagmezo de la Euroscola-tago, la "junaj parlamentanoj" pridiskutas kvin temojn Estas por chiu temo po unu komisiono, kiun konsistas junuloj el chiuj delegacioj.

Kvin temoj por la jaro

La temojn difinas la parlamenta oficistaro mem, principe por la tuta jaro. Ni ĝis nun ne povas sciigi la temojn de la jaro 2003 ; sed ekzemple la temoj en 2002 estis jenaj :
—  Komisiono unua : Demokratio, homaj rajtoj, problemoj en la socio ;
—  Komisiono dua : Medio ;
—  Komisiono tria : La loko de Eŭropo en la mondo ;
—  Komisiono kvara : Junularo ;
—  Komisiono kvina : La estonteco de Eŭropo.

La komisionoj

La komisionojn gvidas po unu parlamenta oficisto. Komisionanaro kunsidas por studi la asignitan temon. Tiu temo tiam estigas diskutojn, interŝanĝojn inter la komisionanoj. Tiu debato poste rezultigas tekston, kiun la komisionanaro redaktas kaj adoptas : ĝi tiam estas la rezolucio de la komisiono. Fine, tiu rezolucio estas submetita al la Plena Asembleo, kunsidanta en la parlamenta ĉefdebatejo.

Sed la tekston de la komisiono prezentas ne iu ajn. Antaŭe, la komisionanoj inter si elektas prezidanton, raportanton kaj sekretarion, kiuj konsistigas la komisionan estraron. Ja ili prezentos la rezolucion al la "parlamentanaro" :
—  La prezidanto prezentas la komisionon kaj la temon, kiun ĝi pristudis. Li mallonge priskribas la faritan laboron, antaŭ ol transdoni la parolon al la raportanto ;
—  La raportanto legas la komisionan rezolucion ;
—  La sekretario poste respondas al la eventualaj demandoj de la parlamentanoj post la legado.

 
Menuo | Delegacianaro | Tagordo kaj temoj | Financoj kaj gastejo
 
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-07-13 | Retejestro : Xavier Dewidehem