Euroscola en Esperanto | http://e.euroscola.free.fr/ E-EUROSCOLA 2003
Programo

Vi nun legas Unikode
Alklaku por legi fundamente

Alklaku por vidi la mapon de la retejo

Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
 
Menuo | Delegacianaro | Tagordo kaj temoj | Financoj kaj gastejo
 
 Financaj aspektoj
 

La Eŭropunia Parlamento repagas parton de la transportaj kostoj al ĉiu grupo. La sumo de tiu ĉi repago estas kalkulita de ĝi laŭ la kilometraro inter Strasburgo kaj la koncerna lerneja urbo. Atentu bone, ke ĝi repagos entute nur por 35 homoj kadre de la delegacio.
          Kiel ekzemploj, sumoj repagitaj por unu homo en 2002 :
          Oostende (Belgio) 57,928 € ; Budapeŝto (Hungario) 106,5504 € ; Zagrebo (Kroatio) 94,138 €.
          Tiuj ĉi sumoj ne estas aŭtomate samaj laŭ la jaroj.

Krome, la Parlamento transprenas al si la kostojn de la "junaj parlamentanoj" kaj la akompanantaj adoltoj dum la Euroscola-tago, nome por la maten- kaj tagmanĝo k.a. Atentu bone, ke tio ĉi neniel validas por la kromaj junuloj : ili povos ĉeesti la debatoj ene de la ĉefdebatejo, sed ne ĝuos senpagajn manĝojn.

Male, ĉiaj elspezoj por gasto kaj restado de la partoprenantoj estas neniel repagotaj de la Parlamento : ĉio ĉi estas je la ŝarĝo de la partoprenantoj mem.

 
 
 Gastejo
 

Por la du Euroscola-tagoj en 2002, ĉiuj Esperanto-grupoj povis loĝi en la sama gastejo en Strasburgo, nome en CREPS. Tio ja ebligis pli bonan kaj interesan interdiskuton inter la grupoj. Tial, komuna gastejo estos necesa en nia agado.

Ni ĵus menciis la gastejon CREPS : ĝi estas gastejo specialigita por sportaj staĝoj, kiu troviĝas ene de Strasburgo mem (ĉ. 30 minutojn for de la parlamentejo, per tramo). Ĝi ne estas tre multekosta kompare kun aliaj tieaj gastejoj. Krome, ĝi entenas salonojn, en kiuj oni povas taŭge kunsidi. Pro tio, ekz. ĝi povus denove utili kiel oprtuna komuna gastejo en 2003. [Retejo]

Pli precizaj informoj pri la definitiva gastejo estos ĝustatempe legeblaj pere de la retlisto.

 
 
Menuo | Delegacianaro | Tagordo kaj temoj | Financoj kaj gastejo
 
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-07-13 | Retejestro : Xavier Dewidehem