|
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ? |
Menuo | Delegacianaro | Tagordo kaj temoj | Financoj kaj gastejo |
Tagordo de Euroscola | ||
Laueble la partoprenantaj Esperanto-grupoj restados en Strasburgo de la antauhierauo ghis la morgauo de la Euroscola-tago. Dum la Euroscola-hierauo La
Euroscola-hierauo estos dedichita al praktika
preparo por efika partopreno dum la Euroscola-tago, nome : Dum la Euroscola-tago mem La tagordo de la Euroscola-tago mem estas jena : 08a30 Akceptado de la partoprenantoj en la parlamentejo. Tuj post eta matenmangho, klarigo far la parlamentaj oficistoj pri la disvolvigho de la tago. 10a00 Kunsido de la junuloj (kaj la akompanantoj) en la chefdebatejo. Lauvica memprezento de chiu delegacio, opiniesploro, parolaj demandoj al la parlamentaj oficistoj pri Europo... 12a45 Tagmangho en parlamenta manghejo kaj ludo "Eurogame" (demandaro pri Europo). La akompanantoj estas en aparta salono. 14a00 Laboro en komisionoj. Pristudo de la temoj. La esperantistoj estos miksitaj kun la ceteraj junuloj en kvin komisionojn - po unu komisiono por chiu temo pridiskutota. 16a00 Kunsido en la chefdebatejo. Prezento de kaj debato pri la laborrezultoj de chiu komisiono. Finalo de Eurogame. 17a30 Fino de la Euroscola-tago.
|
||
Temoj de Euroscola | ||
Dum la posttagmezo de la Euroscola-tago, la "junaj parlamentanoj" pridiskutas kvin temojn Estas por chiu temo po unu komisiono, kiun konsistas junuloj el chiuj delegacioj. Kvin temoj por la jaro La
temojn difinas la parlamenta oficistaro mem, principe por la tuta
jaro. Ni ghis nun ne povas sciigi la temojn de la jaro 2003 ; sed
ekzemple la temoj en 2002 estis jenaj : La komisionoj La komisionojn gvidas po unu parlamenta oficisto. Komisionanaro kunsidas por studi la asignitan temon. Tiu temo tiam estigas diskutojn, intershanghojn inter la komisionanoj. Tiu debato poste rezultigas tekston, kiun la komisionanaro redaktas kaj adoptas : ghi tiam estas la rezolucio de la komisiono. Fine, tiu rezolucio estas submetita al la Plena Asembleo, kunsidanta en la parlamenta chefdebatejo. Sed
la tekston de la komisiono prezentas ne iu ajn. Antaue, la komisionanoj
inter si elektas prezidanton, raportanton kaj sekretarion, kiuj konsistigas
la komisionan estraron. Ja ili prezentos
la rezolucion al la "parlamentanaro" : |
||
Menuo | Delegacianaro | Tagordo kaj temoj | Financoj kaj gastejo |
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ? |
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-07-13 | Retejestro : Xavier Dewidehem |