Euroscola en Esperanto | http://e.euroscola.free.fr/ E-EUROSCOLA 2003
Programo

Vi nun legas Unikode
Alklaku por legi fundamente

Alklaku por vidi la mapon de la retejo

Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
 
Menuo | Delegacianaro | Tagordo kaj temoj | Financoj kaj gastejo
 
 Konsisto de la Esperanto-delegacio
 

La partoprenantaj grupoj povos veni al Strasburgo kun tiom da anoj, kiom ili deziras. Tamen, estas verŝajne, ke entute nur el 35 anoj konsistos la "oficiala" Esperanto-delegacio, t.e. la grupo, kiu .

Ni povas distingi inter la partoprenantaro :
—  La Junajn Parlamentanojn (JP) : nur ili plene ĝuos la programerojn dum la Euroscola-tago — ili estos sume 35 el la diversaj Esperanto-grupoj ;
—  La Kromajn Junulojn (KJ) : en kazo se estas junuloj pliaj al la ĉi-supraj — estas tamen rekomendita plej malgranda nombro da 'KJ' ; kaj
—  La Akompanantajn Adoltojn (AA) : ili estas la grupresponsuloj, la lernejaj instruistoj.

Aĝo kaj ŝtataneco de la 'JP'

Por rajti partopreni, la unutagaj, junaj parlamentanoj estu :
—  jaraĝaj prefere inter 16 kaj 18 (almenaŭe, tiom aspektaj) : la Parlamento povos rifuzi la partoprenon de tro junaj aŭ maljunaj lernantoj ; kaj
—  el ŝtatoj membroj de Eŭropa Unio aŭ kandidatoj al ties membriĝo, aŭ eĉ el kelkaj ŝtatoj speciale ligitaj al Eŭropa Unio :

Austrio   Belgio   Britio   Bulgario   Chehhio   Danio   Estonio   Finnando   Francio   Germanio   Grekio   Hispanio     Irlando   Italio
Kipro     Latvio   Litovio   Luksemburgo   Malto   Nederlando   Norvegio   Pollando   Portugalio   Rumanio   Slovakio   Slovenio   Svedio   Svisio

Lingvokapablo

Dum la ordinaraj Euroscola-tagoj estas ĝenerale uzitaj nur malmulte da lingvoj. En la ĉefdebatejo oni povas paroli nur 5 lingvojn, nome la anglan, la francan, la germanan, la italan kaj la hispanan ; sed nur en la anglan kaj la francan estas tradukataj ĉiuj parolaj intervenoj.

Tial, bone estus, ke almenaŭ kelkaj junuloj el ĉiu Esperanto-grupo regu almenaŭ unu el la ĉi-supre menciitaj lingvoj, tiel ke ili povu sufiĉe senpene komuniki kun la aliularo.

 
 
 Partoprenantaj lernejoj
 

Ĉiu Esperanto-grupo alvenu je la nomo de la lernejo de la Esperanto-lernantoj. La lernantoj povas esti de la sama klaso aŭ de diversaj. Krome, povas esti unu aŭ kelkaj eksterlernejaj lernantoj, kiu eniĝas en la grupon.

Atentinde estas, ke lernejo ne rajtas iel partopreni duafoje al Euroscola (dum ia tempo post sia unua partopreno).

 
 
Menuo | Delegacianaro | Tagordo kaj temoj | Financoj kaj gastejo
 
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-07-13 | Retejestro : Xavier Dewidehem