|
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ? |
Menuo | Delegacianaro | Tagordo kaj temoj | Financoj kaj gastejo |
Financaj aspektoj |
La
Europunia Parlamento repagas parton de la transportaj
kostoj al chiu grupo. La sumo de tiu chi repago estas kalkulita
de ghi lau la kilometraro inter Strasburgo kaj la koncerna lerneja urbo.
Atentu bone, ke ghi repagos entute nur por 35 homoj
kadre de la delegacio. Krome, la Parlamento transprenas al si la kostojn de la "junaj parlamentanoj" kaj la akompanantaj adoltoj dum la Euroscola-tago, nome por la maten- kaj tagmangho k.a. Atentu bone, ke tio chi neniel validas por la kromaj junuloj : ili povos cheesti la debatoj ene de la chefdebatejo, sed ne ghuos senpagajn manghojn. Male, ghiaj elspezoj por gasto kaj restado de la partoprenantoj estas neniel repagotaj de la Parlamento : chio chi estas je la shargho de la partoprenantoj mem. |
Gastejo |
Por la du Euroscola-tagoj en 2002, chiuj Esperanto-grupoj povis loghi en la sama gastejo en Strasburgo, nome en CREPS. Tio ja ebligis pli bonan kaj interesan interdiskuton inter la grupoj. Tial, komuna gastejo estos necesa en nia agado.
Pli precizaj informoj pri la definitiva gastejo estos ghustatempe legeblaj pere de la retlisto. |
Menuo | Delegacianaro | Tagordo kaj temoj | Financoj kaj gastejo |
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ? |
http://e.euroscola.free.fr | Ghisdatigo : 2002-07-13 | Retejestro : Xavier Dewidehem |