Euroscola en Esperanto | http://e.euroscola.free.fr/ E-EUROSCOLA 2003
Programo

Alklaku por legi Unikode
Vi nun legas fundamente

Alklaku por vidi la mapon de la retejo

Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
 
Menuo | Delegacianaro | Tagordo kaj temoj | Financoj kaj gastejo
 
 Konsisto de la Esperanto-delegacio
 

La partoprenantaj grupoj povos veni al Strasburgo kun tiom da anoj, kiom ili deziras. Tamen, estas vershajne, ke entute nur el 35 anoj konsistos la "oficiala" Esperanto-delegacio, t.e. la grupo, kiu plene partoprenos al la tagorderojn de la Euroscola-tago, same kiel la aliaj, landaj delegacioj.

Ni povas distingi inter la partoprenantaro :
-  La Junajn Parlamentanojn (JP) : nur ili plene ghuos la programerojn dum la Euroscola-tago - ili estos sume 35 el la diversaj Esperanto-grupoj ;
-  La Kromajn Junulojn (KJ) : en kazo se estas junuloj pliaj al la chi-supraj - estas tamen rekomendita plej malgranda nombro da 'KJ' ; kaj
-  La Akompanantajn Adoltojn (AA) : ili estas la grupresponsuloj, la lernejaj instruistoj.

Agho kaj shtataneco de la 'JP'

Por rajti partopreni, la unutagaj, junaj parlamentanoj estu :
-  jaraghaj prefere inter 16 kaj 18 (almenaue, tiom aspektaj) : la Parlamento povos rifuzi la partoprenon de tro junaj au maljunaj lernantoj ; kaj
-  el shtatoj membroj de Europa Unio au kandidatoj al ties membrigho, au ech el kelkaj shtatoj speciale ligitaj al Europa Unio :

Austrio   Belgio   Britio   Bulgario   Chehhio   Danio   Estonio   Finnando   Francio   Germanio   Grekio   Hispanio     Irlando   Italio
Kipro     Latvio   Litovio   Luksemburgo   Malto   Nederlando   Norvegio   Pollando   Portugalio   Rumanio   Slovakio   Slovenio   Svedio   Svisio

Lingvokapablo

Dum la ordinaraj Euroscola-tagoj estas ghenerale uzitaj nur malmulte da lingvoj. En la chefdebatejo oni povas paroli nur 5 lingvojn, nome la anglan, la francan, la germanan, la italan kaj la hispanan ; sed nur en la anglan kaj la francan estas tradukataj chiuj parolaj intervenoj.

Tial, bone estus, ke almenau kelkaj junuloj el chiu Esperanto-grupo regu almenau unu el la chi-supre menciitaj lingvoj, tiel ke ili povu sufiche senpene komuniki kun la aliularo.

 
 
 Partoprenantaj lernejoj
 

Chiu Esperanto-grupo alvenu je la nomo de la lernejo de la Esperanto-lernantoj. La lernantoj povas esti de la sama klaso au de diversaj. Krome, povas esti unu au kelkaj eksterlernejaj lernantoj, kiu enighas en la grupon.

Atentinde estas, ke lernejo ne rajtas iel partopreni duafoje al Euroscola (dum ia tempo post sia unua partopreno).

 
 
Menuo | Delegacianaro | Tagordo kaj temoj | Financoj kaj gastejo
 
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
http://e.euroscola.free.fr | Ghisdatigo : 2002-07-13 | Retejestro : Xavier Dewidehem