|
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ? |
Intereso de la pludaurigo | Nepra tuja agado | Plej lastaj rekomendoj |
En la I.J.K. de Strasburgo chi-somere [Ndlr: en 2001], la kongresantoj havis okazon viziti la Europunian Parlamentejon, kaj tiel pli bone senti, kiaetose povis esti tiu Euroscola-tago unua. Tie ankau senteblis, ke la diversaj parlament-uloj ne estas kontrau Esperanton : ili vershajne chiuj konas la vorton, chiuj devis iam doni sian opinion pri ghi, sed finfine ili malbone scias, kio vere estas Esperanto, kaj kiel ghi povus utili kadre de la europaj instancoj. Des pli grave daure klarigi kaj montri tie Esperanton. Shajnas, ke ghis nun ili tute konscias pri onta lingvoproblemo okaze de membrigho de novaj shtatoj, sed daure konsideras, ke estas pli urghaj aferoj : ekz. euro, kaj poste membrigho de novaj shtatoj. Antauvideblas, ke nur post tio, se okazas lingva hhaoso, financa problemo k.t.p., tiu lingva problemo eble farighos prioritata, sed estos do post 2004-2005. Teorie, la Europunia Parlamento neniam volos uzi nur unu lingvon, ech la anglan ! Ech fari plurajn rangojn de lingvoj estas kontrau ghiaj fundamentaj principoj. Tial, inter chiuj eblaj solvoj ech la plej ekstremaj, ili certe devos pristudi tion, kion povas oferti Esperanto ! Tiam, la Esperanto-movado devos esti videbla kaj aktiva surloke. Estas evidente, ke se tiam estos okazinta jam de kelkaj jaroj chiujara Euroscola-tago en Esperanto, nia movado pezos iomete pli, ol se estos nenio. Male, se en 2005, Strasburgo estas Esperanto-dezerto, la solvo Esperanto riskas esti rapidege pristudita. |
Nepra tuja agado |
Eltirajho el la raporto pri la Euroscola-tago de majo 2001 fare de Claude LONGUE-EPEE |
Konsiderante la jaman traboran efikon de tiu unua guto, ni havas la devon daurigi niajn kampanjojn al "Euroscola-en-Esperanto". Unue pro la reklama efiko de la manifestacio mem, due pro la spuroj lasitaj en la junaj mensoj de la partoprenantoj. Tio signifas diversajn agadojn jenajn. Ekde nun, antau la lernejaj ferioj, ni devas prepari nian aferon por la chi-jara Euroscola-tago. Ekde nun, Gilbert STAMMBACH denove devas klopodi al la parlamentaj instancoj, oficistoj, dejhorantoj k.t.p. Sed tio postulas ankau, ke chiuj interesatoj pri tiu afero alportu ekde nun sian helpon al Gilbert, konformighante al ties indikoj, proponoj, demandaroj, kaj irante la saman vojon al la sama celo. Tio postulas ankau, ke niaj responsuloj oficiale rilatantaj kun europuniaj parlamentanoj "enigu la najlon" kaj "ellavu la cerbojn" de siaj alparolatoj. Claude LONGUE-EPEE mem renkontis Gerard-n CAUDRON je la 28a de majo 2001, kaj tiam estis jam entagordiginta la problemon Euroscola : same devus fari chiuj landaj responsuloj de la "Pirlot-listo" al siaj propraj konataj europuniaj parlamentanoj. Ekde
nun, chiuj europaj landaj Esperanto-asocioj,
kunlabore kun I.L.E.I. kaj ties lokaj sekcioj, devas konsideri, ke Euroscola-en-Esperanto
estas sia propra afero. Ili devas celi al preparado
de pluraj grupoj de mezlernejaj lernantoj kaj al elektado de unu "Euroscola-teamo" : Ekde
nun, la mezlernejaj instruistoj, kiuj
intencas kandidatighi al Euroscola-en-Esperanto, devas zorgi pri diversaj
punktoj. Ili devas zorgi, ke ilia teamo (ech se pro tio ghi estas pli
malampleksa) posedu sufiche bonan regon de la lingvo. Tro ofte, lau miaj
oreloj, estis audata krokodilado. Por tion korekti, certe necesas jam
antaua lernado de la lingvo kaj bone organizataj
seninterrompaj kursoj dum la lernojaro. Ekde
nun, ili devas zorgi pri : Ekde nun, chiuj tiaj interesatoj devas enlistigi sin en la retliston E-Euroscola. Kaj chi tiu, majstre lanchita kaj prizorgita de Philippe BERIZZI, devas ekde nun plu funkcii sur la nunaj bazoj kaj sur la samaj lanchiloj kiel pasintjare. |
Plej lastaj rekomendoj |
Eltirajhoj el la raporto pri la Euroscola-tago de aprilo 2002 fare de Xavier DEWIDEHEM |
1) Estas tre bone, ke chijare la diversaj Esperanto-grupoj povis loghi en la sama gastejo en Strasburgo, nome en CREPS. Tio ja ebligis pli bona kaj interesa interdiskuto inter la grupoj. Komuna gastejo estis kaj plu estos necesa por nia aktivado. 2) Nia delegacio dividighis en kvin laborgrupojn por trakti po unu temon. La junuloj mem elektis sian grupon. Bone sed estas bedaurinde, ke finfine ne chiuj grupoj kapablis tauge kunkomuniki ene de la komisionoj dum la Euroscola-tago, kaj sekve ne povis influi la redaktadon de la komisiona rezolucio... Estu en chiu laborgrupo almenau unu juna esperantisto, kiu sufiche bone regas (krom Esperanto) laborlingvon ; nur poste la ceteraj esperantistoj povu elekti sian komisionon (atente al la trafeco de tiu au tiu chi temo). 3) Krome de la jhusaj skribitajhoj, shajnas preferinde, ke por venontaj Euroscola-tagoj estu malplej da kromaj junuloj (KJ). Ili ja ne povas partopreni la tagon, nur cheesti la du plenkunsidojn : ne estas por ili tiel entuziasmige ; kaj tio postulas duoblan atenton, por la KJ plie de tiu por la JP, en la matena alveno kaj dum la tagmangho (en aprilo ne chiuj KJ estis kunaj, pluraj preferis foriri solaj al urbocentro : tio ja ne estis sen ia risko...). Sed la (komprenebla) problemo kushas en la transportado : ekz. malpli multekostas buso plena ol duonmalplena... 4) Fine, esperante reokazigon de Euroscola-en-Esperanto en la venontaj jaroj, ni de nun strebu, propagandu por partopreno de novaj grupoj el la tuta Europo. Tamen, oni konsciu ne tro hasti en sia partopreno. Euroscola-en-Esperanto celas partoprenon de tuteuropaj junuloj, kies uzata komuna lingvo estas Esperanto. Sed ofte junuloj lernis la lingvon nur de kelkaj monatoj (proks. 3-4, t.e. foje 15 horoj), kaj praktike ne kapablas komuniki kun aliaj esperantistaj junuloj... escepte pere de krokodiloj... La plejgravo en Euroscola ja estas paroli pri lingva situacio k.s. kaj pri (ne en) Esperanto. Sed povi konatighi, interparoli en Esperanto kun samaghaj alilandanoj dum la enstrasburga restado estus por la junuloj mem vera elmontro de la praktikaj interesoj de Esperanto, kaj starigus vere sencoplenan Esperanto-delegacion. En junio 2001, okaze de franca interasocia kongreso, ni deklaris, ke Euroscola-en-Esperanto estas laboro ne unutaga, sed unujara. Unu jaro por organizi la tago(j)n kun la parlamentaj oficistoj, zorgi listojn kaj detalojn kun la profesoroj... sed ja minimume unu jaro por fruktodona lernado de la lingvo (kaj ties ideoj) far la junuloj... |
"Ne necesas esperi por eklabori, nek sukcesi por plupersisti." |
Fontoj : Philippe BERIZZI (retlista mesagho #381) - Claude LONGUE-EPEE (retlista mesagho #327) - Xavier DEWIDEHEM (retlista mesagho #565) |
Intereso de la daurigo | Nepra tuja agado | Plej lastaj rekomendoj |
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ? |
http://e.euroscola.free.fr | Ghisdatigo : 2002-07-13 | Retejestro : Xavier Dewidehem |