Euroscola en Esperanto | http://e.euroscola.free.fr/ E-EUROSCOLA 2003
Unesko 1954/1985
Vi nun legas Unikode
Alklaku por legi fundamente
Alklaku por vidi la mapon de la retejo
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
 
Kio estas Euroscola-en-Esperanto ?
 

La temo Esperanto troviĝis plurfoje en la tagordo de Unesko, la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo. De post la jaro 1954, la Universala Esperanto-Asocio (sidanta en Roterdamo, Nederlando) tenas oficialajn rilatojn kun Unesko, regule sendas al ĝi raportojn, kaj instigas siajn membrojn kaj aliĝintajn asociojn aktive kunlabori kun Unesko por la realigo de komunaj celoj.

  U N E S C O

En du apartaj okazoj, la Ĝenerala Konferenco de Unesko adoptis specialan rezolucion dediĉitan al Esperanto. La rezolucio de la 8a Ĝenerala Konferenco (Montevideo, 1954) rezultis el kelkjara kampanjo kunordigita de la Universala Esperanto-Asocio, precipe de ĝia estrarano Ivo LAPENNA. La rezolucio pri la Jubilea Jaro, adoptita de la 23a Ĝenerala Konferenco (Sofio, 1985), estis la frukto de tridekjara kunlaboro kaj bonaj kontaktoj de kelkaj naciaj delegacioj. Kune la du rezolucioj konsistigas la plej klaran agnoskon de la valoro de Esperanto fare de grava interŝtata organizaĵo.

Kvankam en 1993 la 27a Ĝenerala Konferenco denove diskutis pri Esperanto, la favora rezolucio proponita de Italio ne atingis voĉdonon kaj restis labordokumento.


Fonto : la Jarlibro-1999 de la Universala Esperanto-Asocio, p. 9-10.
 
 
 Rezolucio de 1954

Ĝenerala Konferenco de Unesko. Oka sesio. Montevideo (Urugvajo), 1954.
Rezolucio adoptita la 10an de decembro 1954, okaze de la dek-oka plena seanco.

IV.1.4.422 - La Ĝenerala Konferenco,
Diskutinte la raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la internacia peticio favora al Esperanto (8C/PRG/3),

IV.1.4.4221 - Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanghoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo ;

IV.1.4.4222 - Agnoskas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko ;

IV.1.4.4223 - Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj au superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo ;

IV.1.4.4224 - Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en edukado, scienco kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun la Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵoj.

 
 
 Rezolucio de 1985

Ĝenerala Konferenco de Unesko. Dudek-tria sesio. Sofio (Bulgario), 1985.
Rezolucio adoptita la 8an de novembro 1985, okaze de la tridek-sesa plena seanco.

11.11 - Festado de la centjariĝo de Esperanto.

La Ĝenerala Konferenco,

Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la rezolucio IV.1.422-4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanghoj kaj reciproka kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj agnoskis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,

Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,

Agnoskante la grandajn eblecojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,

Notante la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de la Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado,

Konscia pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto,

1. Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centa datreveno ;

2. Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj ;

3. Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado ;

4. Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko.

 

Retrovu Unesko'n ĉe ĝia retejo : www.unesco.org

 
Kio estas Euroscola-en-Esperanto ?
 
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-07-01 | Retejestro : Xavier Dewidehem