Euroscola en Esperanto | http://e.euroscola.free.fr/ E-EUROSCOLA 2003
Himno al Ĝojo
Vi nun legas Unikode
Alklaku por legi fundamente
Alklaku por vidi la mapon de la retejo
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
 

Certe vi scias, ke la oficiala himno de Eŭropa Unio estas la Simfonio 9a de Ludwig van BEETHOVEN, ankaŭ alnomita 'Himno al Ĝojo'. Sub tiu muziko ekzistas multaj lingvaj versioj de la paroloj. Jen ĉi-sube la teksto en Esperanto de Himno al Ĝojo, kiun gejunuloj kantis okaze de la E-Euroscola 2001. Tiu ĉi teksto ja celas ne striktan tradukon de la germana, origina teksto, sed kunkantadon por paco, frateco kaj Esperanto. Ĝin ni rekantados por E-Euroscola 2003 !

 

Ĝojo bela, dia lumo, Vi, filino de l' ĉiel'
Al Vi venas nun adeptoj por saluti kun fidel'
Vi mirakle ligas kune dividitojn de la sort'
Fratoj estos ĉiuj homoj, kiujn tuŝas Via fort'
Vi mirakle ligas kune dividitojn de la sort'
Fratoj estos ĉiuj homoj, kiujn tuŝas Via fort'

Nia lingvo Esperanto donas helpon al la mond'
Ho, kreskadu la anaro de pacema granda rond'
Kaj nuliĝu per kompreno la malpaca aĉa front'
Nia lingvo Esperanto povas servi kiel pont'
Kaj nuliĝu per kompreno la malpaca aĉa front'
Nia lingvo Esperanto povas servi kiel pont'

 
Elŝuti la muzikon Himno al Ĝojo #1
1'00 - Formato .WAV - 647 Kb
Elŝuti la muzikon Himno al Ĝojo #2
0'48 - Formato .MP3 - 758 Kb

Jen eĉ la partituro de la kanto !
 
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-07-02 | Retejestro : Xavier Dewidehem