Euroscola en Esperanto | http://e.euroscola.free.fr/ E-EUROSCOLA 2003
Himno al Ghojo
Alklaku por legi Unikode
Vi nun legas fundamente
Alklaku por vidi la mapon de la retejo
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
 

Certe vi scias, ke la oficiala himno de Europa Unio estas la Simfonio 9a de Ludwig van BEETHOVEN, ankau alnomita 'Himno al Ghojo'. Sub tiu muziko ekzistas multaj lingvaj versioj de la paroloj. Jen chi-sube la teksto en Esperanto de Himno al Ghojo, kiun gejunuloj kantis okaze de la E-Euroscola 2001. Tiu chi teksto ja celas ne striktan tradukon de la germana, origina teksto, sed kunkantadon por paco, frateco kaj Esperanto. Ghin ni rekantados por E-Euroscola 2003 !

 

Ghojo bela, dia lumo, Vi, filino de l' chiel'
Al Vi venas nun adeptoj por saluti kun fidel'
Vi mirakle ligas kune dividitojn de la sort'
Fratoj estos chiuj homoj, kiujn tushas Via fort'
Vi mirakle ligas kune dividitojn de la sort'
Fratoj estos chiuj homoj, kiujn tushas Via fort'

Nia lingvo Esperanto donas helpon al la mond'
Ho, kreskadu la anaro de pacema granda rond'
Kaj nulighu per kompreno la malpaca acha front'
Nia lingvo Esperanto povas servi kiel pont'
Kaj nulighu per kompreno la malpaca acha front'
Nia lingvo Esperanto povas servi kiel pont'

 
Elshuti la muzikon Himno al Ghojo #1
1'00 - Formato .WAV - 647 Kb
Elshuti la muzikon Himno al Ghojo #2
0'48 - Formato .MP3 - 758 Kb

Jen ech la partituro de la kanto !
 
Hejmo | Nuna stato | Programo | Rekomendoj | 2001/2002 | Retlisto | Kio estas ?
http://e.euroscola.free.fr | Ĝisdatigo : 2002-07-02 | Retejestro : Xavier Dewidehem